Tiu
ĉi estas simpla fadena figuro. Tiu figuro
estas bona realigata kun pli malgranda fadeno.
Movoj
1.
Komencu per la Malfermo A. Bazaj movoj vi trovas ĉe:
2.
Per la dikfingroj prenu, de malsupre supren,
la fadenon de la montra fingro, kiu estas pli
malproksima de vi (Fig. 1). Reiru la dikfingrojn
ĝis la startanta
pozicio. Ĉiu dikfingro
nun havas du
turnojn.
3.
Nun, faru la movon nomata Navaĵo je ĉiuj
dikfingroj. (Fig. 2)
4.
Nun, liberigu la
fadenojn de la malgrandaj fingroj
(Fig. 3). Apartigu la manojn.
5.
Reale, nun vi jam havas du
figurojn. Tio dependas de la pozicio de viaj manoj. Kun dikfingroj
supren vi havas la
Tason kaj la Subtason (Fig. 4); per dikfingroj malsupren vi
havas Domon kun tegmento.
(Fig. 5)
6.
Vi rimarkas, ke
en la centro
estas tri fadenoj. Du interkruciĝas kaj
iras al la proksima flanko de la
montraj fingroj; la alia estas supren kaj
turniĝas la fadenoj,
kiuj estas ligitaj je la montraj kaj dikfingroj.
7.
Metu la malgrandajn fingrojn enen la
turno de tiu ĉi fadeno
kaj apartigu la manojn. (Fig. 6)
8.
Liberigu la fadenojn
de la dikfingroj.
9.
Metu la dikfingrojn super la fadenoj de la indikiloj,
kaj prenu, de malsupre supren, la plej
proksimajn fadenojn de la malgrandaj fingroj.
10.
Nun, liberigu nur
la turnon de unu malgranda
fingro - dekstra aŭ maldekstra. (Fig. 7a e 7b)