sábado, 18 de março de 2017

Verda vojkruciĝo



Medio - Dilemo

Malbona novaĵo: ne ekzistas 100% ekologia produkto

Mediologio estas neekzakta scienco kun multe da nuancoj. Unu avantaĝo ĉi tie signifas unu malavantaĝon tie. Unu ekzemplo: la biobrulaĵoj elĵetas malpli poluciaĵojn el la brulado, sed ĝia produktado bezonas brulon de fosiliaj brulaĵoj. La revuo en la reto Slate publikigas aliajn verdajn vojkruciĝojn.

La malavantaĝoj:

Lano x Kotono

Lano – ĉiu ŝafino elĵetas ĉiutage 20 ĝis 30 litrojn da metano, poluantan gason, kaŭze de parazitoj en la intesto. Estas grava problemo en kelkaj lokoj, kiel Nov-Zelando, lando kun 45 milionoj da ŝafinoj kaj kie duono de la elĵetadoj da gasoj venas el la bruta intesta gaso.

Kotono – Unu tuno da kotono necesigas 500 mil litrojn da akvo por la irigacio de la grundo. Por fabriki nur unu ĉemizeton estas necesaj 2,5 litroj. Ankoraŭ ekzistas alia pligravigo: la artefaritaj sterkoj uzataj en la plantadoj lasas nitrogenan oksidon en la grundo.

Vitro x Aluminio

Vitro – Vitro estas farata ĉefe el siliko, kiu venas el sablo – do, pli multe alirebla ol la baŭksito de la aluminia ladboteletoj por drinkaĵoj. La problemo estas post la unua uzo. La recikligo de la vitraj boteloj signifas energian konsumon preskaŭ kvaroble pli granda ol la alumunia ladboteletoj.

Aluminio – La materialo de la aluminio estas baŭksito, mineralo kiu necesigas grandan konsumon da energio por esti eltirata el la tero. En la procedo de fabrikado, ĝi necesigas duoble la energion uzatan en la produkto de unu vitra botelo tiel granda.

Papera ĵurnalo x Ĵurnalo en Interreto

Papera ĵurnalo – Pro la publikigado de la dimanĉa eldono de la ĵurnalo Minneapolis Star Tribune, en Usono, kun 172 paĝoj kaj cirkulado da 606.698 ekzempleroj, estas necese dehaki 4.472 arbojn dum unu semajno, aŭ 223 mil dum unu jaro – ne kalkulante la elĵetadojn da gasoj pro la produktado kaj distribuado.

Ĵurnalo en Interreto – La konsumo de energio kaŭzita de leganto kiu legas ĵurnalon en Interreto dum 30 minutojn, kun komputilo de 160 vatoj kaj ekrano de 120 vatoj, kaŭzas pli multe da malutilo al la medio ol la publikigo de unu ekzemplero el papero, diras studo de Reala Teknologio Instituto de Svedio.

Fonto: Revista da Semana. Edição 29, Ano 2, nº 11 – página 20. Editora Abril – 24/3/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário