Medio - Sanigado
Malpura akvo estas grava problemo
en malriĉaj nacioj
En la pasinta sabato, 22-a de Marto,
oni festis la tutmondan tagon de la akvo. Ne havis feston. Eĉ ekzistas
malmulte por festi. La manko de sanigado malprofitigas 2,6 miliardojn da
personoj, aŭ preskaŭ duonon de la tutmonda loĝantaro, laŭ ĵusa statistiko de UNo.
Je ĉiuj 20 sekundoj mortas unu infano pro malpurigita akvo. Aliaj donaĵoj
atentigas la problemon:
- Malpli ol 3% de la akvo de la
planedo estas sensala. El tiu totalo, du trionoj estas neatingeblaj por
la homo. El la disponeblaj akvoj, 12% estas en Brazilo (kaj pli ol duono en
Amazonbaseno).
- La
manko jam atingas 1,2 miliardojn da personoj, aŭ kvinono de la tutmonda loĝantaro. Ĉirkaŭ aliaj 500
milionoj da personoj jam komencas suferi pro manko de akvo.
- Brazilano
uzas 5-oble pli da akvo ol la kvanto kiu estas indikata de la Tutmonda Organizo
pri Sano (TOS). Estas 200 ĉiutagaj litroj por persono, dum la organizo
rekomendas apenaŭ la konsumon de 40 litroj.
- Emboteligita akvo estas en la
celo de la tutmonda mediologistoj. Anglio ĵus malpermesis la importon de
boteloj el plasto, kiuj okazigas pli ol 600-oble la elĵeton de karbona dioksido
ol la kanalkondukita akvo.
- La regantoj pli kaj pli devos konsideri
la koncepton pri “virtuala akvo”. Estas kalkulo de kiom da akvo estas
uzata por determinita celo. Ekzemplo: por ĉiu taso da kafo estas necesa 140
litrojn da akvo. La aŭtoro de la kalkulo, la scientisto John Anthony Allan, de
la King’s College de Londono, ĵus ricevis la Premion de la Akvo de Stokholmo de
2008, raportas la informagentejo PR
Newswire.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 30, Ano 2, nº 12 – página 20. Editora Abril – 31/3/2008
– el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues
Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário