sábado, 18 de março de 2017

Unu incenso valoras tri cigaredojn



Kancero

Aromaj esencoj liberigas poluaĵojn dum la brulado

Incenso estas uzata pro religiaj kaj spiritaj celoj. Sed, la rezulto, povas esti noca al la sano. Eksperimento farita de Pro Teste, Brazila Asocio por Defendo de Konsumanto, montris ke la fumon liberigitan de la brulado de unu vergeto liberigas la saman kvanton de benzeno, kanceran substancon, ol tri cigaredoj, raportas la ĵurnalo Último Segundo, de IG paĝaro.

La eksperimento testis kvin hindajn markojn. Neniu alportis priskribon de la substancoj kiuj estis parto de la produkto. La risko jam estis malkovrita de la scientistoj de Universitato Cheng King, de Tajvano. En studo publikigita en la revuo New Scientist ili kontrolis ke la nivelo de kanceraj elementoj en malbone ventolita templo estis ĝis 40-oble granda ol en fumejo.

Fonto: Revista da Semana. Edição 28, Ano 2, nº 10 – página 22. Editora Abril – 17/3/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário