sábado, 18 de março de 2017

Unu butono por ŝalti kaj malŝati



Aŭtismo

Tiu estas la mekanismo de la genoj rilataj al la malsano.

Oni supozis ke la aŭtismo havus, kiel precipa kaŭzo, ian genetikan konsistaĵon. Esploristoj nun trovis ses specajn genojn rilataj al la malsano. Ili estas genoj respondantaj por la lernado. En aŭtism-infanoj ili ne estas aktivaj. Tio malpermesas la cerbon formi novajn koneksojn kaj, konsekvence, akiri sciojn kaj formi rilatojn. “La cirkvitoj estas tie, sed estas kiel se ili bezonas plie ekpuŝon “, diris fakulo en la malsano al la agentejo AP.

La esplorado estis gvidita por kuracistoj de Universitato Harvad, en Usono, kun 104 familioj de Media Oriento landoj, kiel Turkio, Pakistano, Jordanio kaj Saudi-Arabio. En tiuj landoj estas komuna geedziĝoj inter kuzoj, kiuj pligrandigas la ŝancojn de genetikaj mutacioj. Cetere, kiel la paroj kutimas havi multajn filojn, la kampo de studado fariĝas ampleksa. La studado estis publikita en la pli nova eldono de la revuo Science.

La esplorado estas fundamenta ĉar eblas la naskiĝo de novaj terapioj. Edukaj programoj jam sukcesas reversi iujn simptomojn. Aliaj traktadoj nun povas esti disvolvataj. La studado ankaŭ helpas kompreni kial la malordo sin manifestas de malsamaj manieroj. Ekzistas ne nur personoj kiuj suferas de manifestoj pli malfortaj, kial la malsano de Asperger, en kiu la infano ne montras malfacilaĵon de lingvo, ĝis okazoj de kompleta izoliteco.

Aŭtismulo generale disvolvigas malpli da rilato kun la ekstera mondo. Li havas malfacilaĵon por sin komuniki, kunvivi en socio, manifesti kareson, fantazii ŝercaĵojn. La unuaj simptomojn aperas inter 1 kaj 2 jaraĝoj, sed testoj de konduto ĵus kreskintaj jam sukcesas identigi signojn en infanoj kun apenaŭ 3 monatoj. Ĝi atakas pli da knaboj ol la knabinoj. Ĝis estas pli komuna problemo ol oni imagas. Ĝi malprofitigas unu en ĉiuj 150 infanoj en Usono.

Fonto: Revista da Semana. Edição 46, Ano 2, nº 26 – página 29. Editora Abril – 24/7/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário