sábado, 18 de março de 2017

Unu Bolivio malpli por jaro

Medio

Nova geografio

Degelo de Arkto vekas la ambicion de la najbaraj landoj

La areo de Arkto malgrandigis de 5,32 milionojn ĝis 4,13 milionoj da kvadrataj kilometroj en unu jaro, areo egala al tiu de Bolivio. Je la unua fojo vojo inter du oceanoj estas malfermata en la glacia kontinento. La nordokcidenta trairejo, inter Atlantiko kaj Pacifiko, estis elmontrita de la artsatelitoj de la Eŭropa Spaca Agentejo. La degelo estas registrata ekde la fino de la jaroj 1970.

La anoncita fino de la kontinento kaŭzigas kvazaŭ grandan vizitadon de turistoj - 1,5 milionoj por jaro, antaŭ la fluo de 1 miliono registrita ĉirkaŭ la mezo de la jaroj 1990. La ironio estas ke vojaĝoj per trajnoj kaj aviadiloj liberigas karbonan dioksidon, kiu produktas la verdadoman efikon kaj kontribuas por la varmigo de la terglobo, raportas Wall Street Journal.

La fandado faciligus la eksploradon de gaso, petrolo kaj mineraloj, abundaj en la regiono - kaj tio okazigas oran kuradon. Rusio postulas la posedon de la areo ekde 2001. Laŭ la mara konvencio de Unuiĝintaj Nacioj - UNo, iu lando povas postuli la rajton nur se ĝi pruvos teritorian interligon. En la pasinta monato, Rusio metis standardon sur la submaran kordileron Lomonosov.

La konduto vekis la koleron de la najbaroj. Danio sendis scientistojn por trovi evidentecojn ke tiu areo apartenas al Groenlando, raportas BBC. Kanado starigis du militajn postenojn kaj estas investanta US$ 3 miliardojn por ok patrolaj ŝipoj. Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko (Usono) kaj Norvegio ankaŭ landlimigas. Por tiuj landoj, la globa varmigo estas motivo por zorgo - pli ekonomia ol media.

Fonto: Revista da Semana. Edição 5, Ano 1, nº 5 – página 20. Editora Abril – 1/10/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário