sábado, 18 de março de 2017

Treniĝi estas fundamenta

Lernado


Lasi la bebon en beboseĝo damaĝas la parolon kaj la skribon

Malbonan informon por la superprotektantaj gepatroj. La beboseĝoj povas esti pli kaj pli modernaj kaj komfortaj, sed montras unu nekonvenon: ili poste malhelpas la lernadon de la parolo kaj de la skribo. La klarigo estas tre logika. Kiam la bebo treniĝas, ĝi pli bone ekkonas sian korpon, lernas teni sin en ekvilibro kaj pligrandigas la vidkampon - ne kalkulante, evidente, la fizikajn bonfarojn. Ĉiuj tiuj akiritaj kapabloj sur la planko poste helpos ĝian kreskadon.

La konkludo venis el studo efektivigita de britaj esploristoj kaj publikigita en la revuo British Journal of Occupational Therapy. Du grupoj de 70 infanoj de 8 ĝis 10 jarojn estis observitaj. Tiuj, kiuj estis pli treniĝintaj, plej bone plenumadis la taskojn en la lernejo. "Oni sidigas la bebojn en pasiva maniero, kaj ne natura", diris al BBC Sally Blythe, la gvidantino de la esplorado.

Fonto: Revista da Semana. Edição 14, Ano 1, nº 14 – página 24. Editora Abril – 3/12/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário