sábado, 18 de março de 2017

Trankvilo pri Alzheimer



Sano - Neŭrologio

Nova medikamento povas malgrandigi simptomojn en dek minutojn

La malsano de Alzheimer damaĝas pli la personojn ĉirkaŭe ol la paciento mem. En la komenco la malsanulo forgesas ĉiutagajn okazojn. Kun la kreskado de la tempo li ekkonfuzas la vizaĝo de la plej proksimaj personoj. En la fina fazo, li ekkonas neniun. Nun nova medikamento promesas trankvilon – kaj en dek minutojn. La esplorado estas de Universitato de Suda Kalifornio, en Usono, kaj estis publikigita en la revuo Journal of Neuroinflammation.

Injektata en la vertebro, la medikamento nomata “etanercepte” inhibicias la agon de la faktoro de tumora nervomalsano, substanco ke, en eksceso, plimalbonigas la simptomojn de la malsano. La rezultatoj aperas en dek minutojn. Nur unu paciento estis testata. Antaŭ la aplikado li ne rememoris la nunan jaron kaj la ŝtaton, kie li loĝis kaj li ne estis kapabla fari simplajn kalkulojn. Poste li rememoris la tagon, la monaton, la lokon de loĝejo kaj sukcesis kalkuli. Novaj testoj estos farotaj por scii, ĉu la samaj efikoj estas aplikataj al ĉiuj. Filoj kaj nepoj de pacientoj avide atendas la rezultojn.

Fonto: Revista da Semana. Edição 20, Ano 2, nº 20 – página 22. Editora Abril – 21/1/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário