domingo, 19 de março de 2017

Teleradiesteza diagnozo



Tumoro antaŭtempe signita pere de Teleradiestezo, 4 jarojn antaŭ ol ĝi estos denuncita per la kutimaj klinikaj rimedoj.

F-ino Georĝette R..., rue Taine, en Parizo, skribis, la 2-an de decembro 1937, al s-ro Brochenin, aŭtoro de Traité de Radiesthésie et de Téléradiesthésie:

“... la precizeco de via diagnoso superas ĉion kion oni povas fantazii, kaj kio estas eksterordinara, estas ke vi povas indiki malsanojn kiuj montriĝos nur plurajn jarojn poste.
Mi plenumas mian devon, donante al vi novan konvinkan pruvon. Antaŭ kvar jaroj, mi petis helpon de via nelacigebla boneco, pri la sano de mia avino, kiu grave alarmis min. En malmulta tempo, vi estas malkaŝinta ŝiajn malfortajn partojn. Estante iom skeptika en tiu momento, mi tion konfesas, mi konsideris nur tion kio estis deklarita kaj kontrolebla, sed ne kion vi estis signinta je la latenta stato. Tiujn lastajn tagojn, denove tre maltrankvilaj pro nia malsanulino kiu, ĉe ĉiu manĝado, elĵetis la plej grandan parton de la englutigitaj manĝaĵoj, ni venigis ŝian kutiman kuraciston kiu devis deklari al ni ke ŝi doloras pro primallarĝigo de la malsupra aperturo de la stomako kaj ke probable estas ‘tumoro’.

Reveninta de Yonne al Parizo, mia unua zorgo estis reserĉi la malgrandan skemon starigitan de vi antaŭ 4 jaroj, kaj, je mia granda miro, mi legis sur ĝi:

“... minaco de tumoro ĉe la malsupra aperturo de la stomako”.

Kia korespondo kun la faktoj, Kara Sinjoro, kaj kian rimarkindan sciencon vi konstruis! Kiam oni estas skeptika pri la telediagnozo, kaj, des pli prave, per nura foto, oni estas devigata, antaŭ similaj okazintaĵoj, kliniĝi.

Se ni estus konsiderintaj, de la unua tago, viajn, antaŭtempajn indikojn, ni probable estus povintaj malhepi la evolucion de la malsano kaj eviti al nia malsanulino multajn dolorojn...”

Ni kutimiĝu ne plu miri pri tiu temo, kaj ni registru la novajn faktojn, ilia kunigo igos la Teleradiestezon nediskutebla. Emile Christophe.

(El La Prospection à distance, februaro 1938, dir.: Emile Christophe, 85, rue des Murlins, Orléans, Francujo).

Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938

Nenhum comentário:

Postar um comentário