Oni ne scias
kiam precize la Tangramo aperis en Ĉinio unuafoje. Tamen, ĝia nomo ĉine – Tch’i
Tch’ia pan – datiĝi ekde la 7-a jarcento a.K., kaj signifas “Tabulo de la Sep
Saĝecoj”, ankaŭ konita kiel “Tabulo de la Sep Subtilecoj”.
La Tangramo
estas ludo elpensita jam de multaj jarcentoj kaj uzita de infanĝardeno ĝis
majstraj klasoj pro sia variebleco por elvolviĝado de lertecoj kaj por esploro
de sciaro, ĉar per ĝi eblas reprezenti preskaŭ ĉiujn ĉirkaŭajn objektojn.
Pluraj lertecoj
povas elvolviĝi per Tangramo, ekde la fleksebleco, estimo, spacimago,
klasifikado, reversebleco, ĝenerala memoro, ĝis tiuj rilataj al erarsuperigo,
la rezisto al frustriĝo kaj persisto. Tiuj lertecoj, kiuj evidentiĝas lude,
estas necesaj ankaŭ por komputillernado, por elvolviĝo de projektoj kaj por
uzado de teknologio.
La kvadrato el
kiu la Tangramo aperas ankaŭ servis kiel bazo por kelkaj ludoj kiel ŝako kaj
damludo.
La Tangramo
formiĝas per sep pecoj, inter kies randoj estiĝas ĝustaj proporcioj, kiel
montras la figuro. Oni povas fari ĝin per papero aŭ kia ajn materialo, aŭ kia
ajn koloreco.
Por la
figurformiĝo nepre uzos ĉiujn sep pecojn. Se abstraktaĵo, eblas lasi
interspacojn.
Nenhum comentário:
Postar um comentário