segunda-feira, 6 de março de 2017

Stenografio kaj Esperanto



En 2015 mi legis tekston pri stenografio kaj mi scivolis pro la jenaj kialoj:

1) Memoro - mi memoris kiel adoleskanto konis stenografion, vidante en ĝi tujan aplikon. Tiutempe en la gimnazio, mi havis historian instruistinon, kiu diktis la materion tiel rapide ke ne eblis skribi ĉion kun bona kaj legebla letero. Rezulto: de tiu momento mia manskribo difektis al la punkto, ke kelkfoje mi mem ne komprenas (ekde nuntempe). Koincide amiko samklasa skribis la lecionon per stenografio. Resume, mi provis lerni - Taylor sistemo, sed por malfacilaĵoj de taŭga materialo, kaj studi en specialigita lernejo, mi prirezignis.

2) Aplikebleco - En la hodiaŭa mondo, kun tiom da teknologio havebla, kio estus la kialo por studi kaj praktiki stenografion.

3) Profito - Fine, kio estus la gajno uzante stenografion kun Esperanto.

Mi menciis mian intereson kaj scivolemon kun kelkaj geamikaj esperantistoj. Inter ili, unu demandis: Kio estas la uzo de stenografio hodiaŭ inter la multaj teknologiaj facilaĵoj? La plej interesa kaj scivola de ĉi tiu demando estas, ke ĝi venis de persono, kiu ne havas nek uzas poŝtelefonon, komputilon, kaj donas preferon al la uzo de papero kaj de la skribmaŝino! Tute ne logika.

Mi komencis serĉi en la interreto. Mi sendis plurajn retmesaĝojn al brazilanoj ligitaj kun la instruado kaj praktiko de stenografio; al esperantistoj de pluraj urboj de la planedo, demandante ĉu ili scias de ia ajna publikigado aŭ laboro engaĝante stenografion kaj Esperanton. Multaj respondis al mi kaj eĉ sendis bitlibron kaj indikon por mia esploro. Denove, mi dankas al ĉiuj.

Mi estis informita de la ekzisto de brazila esperantistino, kiu sciis stenografion kaj adaptis la Taylor sistemon por Esperanto, inkluzive ŝi instruis tion en Rio de Janeiro.

Mi kontaktis ŝin. Mi demandis, ĉu ŝi povus skribi tekston por mia paĝo en Interreto – www.jperegrino.com.br (Pilgrimanto), rakontante pri via sperto. Ŝi dankis min pro la invito, sed diris, ke tiutempe ŝi ne havis liberan tempon, sed ŝi sendos al mi parton de la materialoj disvolvitaj. Poste kelka tempo ŝi sendis ilin al mi.

Sed kio estas stenografio, kaj kio estas ĝiaj profitoj?

Ne estas mia intenco ĉi tie evoluigi la temon en sia tuteco, ĉar ekzistas abunda materialo trovebla en la Interreto, sed mi donas ideon de kiel ĝi povas esti uzata.

Stenografio - Estas maniero rapide skribi per konvenciaj signoj kaj laŭ antaŭ definaj reguloj, krome tio ĝi estas fonetika skribo. Ĝenerale uzas signojn el geometrio (linioj, rondoj, ktp.). Ĝi havas la meriton: de ekzercado de la menso, de la memoro kaj logiko, de la atento kaj mensa vigleco; de la disvolvado de la koncentriĝo, kunordigo, motora respondo kaj interpretativa lerteco. Akrigas inteligentecon. Kultivas kaj instigas precizan kaj rapidan decidon, percepton kaj juĝon. Pliigas la kapablon aŭdi nuancojn.

Stenografio povas esti uzata en: profesia vivo, tribunaloj, aktivecoj en lernejo tiaj, kiaj ĝeneralaj eventoj, merkato esploro, kunvenoj, seminarioj, simpozioj, konferencoj, renkontiĝoj, debatoj, intervjuoj, asembleoj kaj transskribaĵoj de radio aŭ televidprogramoj.

Post ĉio, kion mi skribis supre, eble restas la kuriozeco: Kial mia intereso pri stenografio kaj Esperanto?

La profitoj de la studo de Esperanto, ne necesas paroli, scias ĉiuj esperantistoj kaj ĝi estas temo de facila serĉado.

Mi vidas la kunigon de stenografio kaj Esperanto, maniero por oni fari uzon de aferoj kio estas nuntempe preteratentitaj kaj ke povos esti utilaj. Estus formo de nostalgio kun terapio, mi ne scias, ne gravas. Sed ĉi tiu kuniĝo, almenaŭ laŭ mia pensmaniero promocias la uzon de la krajono por skribi kaj desegni signalojn; la uzo de papero; motora ekzerco; alia vojo por studi Esperanton kaj eble hobio.

Multaj utiloj povas esti listigitaj, sed unue ni devas respondi por ni mem: Kial la heredantoj de Silicio Valo, la mekko de la usona teknologio, studas for de “WI-FI”? Kial la ekzekutivoj de la teknologio prioritatas lernejoj kiuj vetas pli en kreeco ol infrastrukturo?

Aŭ ĝi povus esti uzata por antaŭzorgi pri kiu iuj esoteraj kaj sciencistoj parolas pri la malantaŭeniro ke okazos en la magnetaj polusoj de nia planedo, ke se kaj kiam ĝi okazos, la tutaj aparatoj uzataj hodiaŭ, kiuj sin bazas sur nia nuna scio pri elektromagnetismo, ne plu funkcios.

Adiaŭ, televidiloj, komputiloj, elektronikaj libroj, ktp ... Ni devos rememori al la malnovaj kaj tradiciaj krajono, plumo, papero, presita libro ... Kia bonaĵo estos se ni estos pretaj.

Io ajn la kialo, mi pensas ke estas valida la studon kaj praktikon de stenografio kun Esperanto, kiel ia ajn laboro ke ni faru per niaj manoj kaj intelektaj kapabloj.

2 comentários: