sábado, 18 de março de 2017

Solidaj drinkaĵoj

Gusto


La drinkaĵo

Solidaj drinkaĵoj. Ĉu vi jam pensis pri peco de "caipirinha"(1)? Mordo de "mojito"(2)? Peco de "prosecco"(3) kun vanilo? Ili estas la drinkaĵoj de gelateno, malgrandaj, koloraj kaj alkoholaj kuboj. Iom post iom ili konkeras spacon en la trinkejoj de Parizo kaj Nov-Jorko. "Ia ajn drinkaĵo povas fariĝi maĉebla peceto", skribas la ĵurnalistino Betty Hallock en Los Angeles Times.

La maniero por prepari ilin hejme: utiligu duonon ĝis trikvaronoj da sengusta gelatena folio po 30 gramoj da likvo, metu en formujojn por glacio (se ili havu amuzajn formojn, plej bone), kaj lasu ripozi dum la tuta nokto. Por fortaj drinkaĵoj, kiel martinio, uzu siropon farita de bolanta akvo kaj sukeron por dilui.

Toston kaj bonan apetiton!

Rimarkoj de la tradukisto

(1) Caipirinha - Brazila drinkaĵo farita de citrono premita, sukero, glacio, ĉio miksita kun brando.

(2) Mojito - Koktelo kun blanka rumo el Kariba Maro

(3) Prosecco - Blanka ŝaŭmanta vino.

Fonto: Revista da Semana. Edição 9, Ano 1, nº 9 – página 27. Editora Abril – 29/10/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário