sábado, 18 de março de 2017

Sen scii el kiu kaj de kie ni venis


Scienco

Origino

Eltrovoj alportas lumojn (aŭ ombrojn) al la teorioj de la evoluo.

Tri certecoj pri la homa evoluo estis faligitaj per ĵusaj eltrovoj. La konkludo: ankoraŭ mankas multe por ke ni komprenu nian originon.

Ĉu Homo habilis aŭ Homo erectus? Estis trovitaj en Kenjo Homo habilis makzelo-oston kaj Homo erectus kranion. La fosilioj indikas ke la du specojn kunekzistis dum 500 mil jaroj. Antaŭe, oni pensis ke unu originis el la alia, raportas BBC.

Ĉu Azio aŭ Afriko? Hispanaj kaj italaj scientistoj ekzamenis pli ol 5 mil dentojn de specoj antaŭaj al la homo, trovitaj en Azio, Afriko kaj Eŭropo. La rezulto: homedoj el Eŭropo havis pli da aziaj ol afrikaj karakteroj. Eble la homo ne foriris nur el Afriko, kiel oni imagis. La esploro estas en la scienca revuo "Proceedings of the Natural Academy of Sciences".

Ĉu goriloj aŭ ĉimpanzoj? Dentoj de gorilo, havanta 10 milionojn da jaroj aperis en Etiopio. Oni pripensis ke ĉimpanzoj apartiĝis de goriloj multe da tempo post tiu - kaj nur poste 5 aŭ 6 milionoj da jaroj la homo apartiĝis de la ĉimpanzo. Havante komunan kaj antikvan prapatron, la homa familio eble havis sian originan je 9 milionoj da jaroj, laŭ la revuo "Nature".

Fonto: Revista da Semana. Edição 1, Ano 1, nº 1 – página 27. Editora Abril – 3/9/2.007 – el Brazilo.

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário