Historio
Malmulte
memorigata, tiu kuraĝa virino naskiĝis la 5an de marto, 1871, en la pola urbo
Zamość, tiutempe okupita de Rusio.
Pro sia
juda deveno kaj socialismaj ideoj, Roza estis senĉese persekutata, fakte, kio
trudis ŝin translokiĝi sinsekvi al Svisio, Francio, Finlando kaj Germanio.
Unue serĉita de la cara
polico, ŝi fuĝis al Zuriko en 1888, kie plenumis Universitaton. Dufoje loĝinta
Parizon, ŝi partoprenis la Duan “Internacian” (Fama socialista kongreso), en
1900.
Minacita de ekzekucio pro
maldekstra aktiveco, Roza dumtempe restis en Kuokkala, finlanda urbo proksima
al Sankt-Petersburgo. Tie ŝi renkontis menŝevikojn kaj bolŝevikojn, Lenino
inter la lastaj.
Ekde 1907 ĝis 1914, Roza
instruis Politikan Ekonomion kaj Ekonomian Historion en Germanio, konsiderinte
ke ŝi fariĝis germana civitanino pro sia aranĝita geedzeco. La lecionoj
sekvigis gravajn librojn pri la temoj. Ŝia granda teoria libro estis “La
Amasigo de Kapitalo”.
Aliflanke, kortuŝaj estas
la leteroj de Roza al amikoj kaj amatoj.
Daŭrigante la politikan
aktivecon por la socialismo, Roza estis arestita en Frankfurt en 1914. Kontraŭ
la milito, ŝi skribis por la berlina ĵurnalo “Di junge Garde”: “... oni nepre
bezonas forigi la tristan militan industrion, ĉar la socialisma societo ne
bezonas murdintajn armilojn!” Malfavora al la mortpuno estis la unua alineo de
Roza en la eldonaĵo “Die rote Fahne” (La Ruĝa Flago). En 1918, ŝi ankaŭ skribis
en la saman ĵurnalon: “... stulteco, egoismo kaj korupto estas la moralaj
fundamentoj de la kapitalisma societo.”
Roza Luksemburgo kaj Karl
Liebknecht, germana deputito, fondis en 1914 la Ligon “Spartako”, semo de la
germana Komunista Partio.
Post la Unua Mondmilito,
kiam ĉefis manifestacion en Berlino, Karl Liebknecht kaj Roza estis kruele
murditaj en la zoologia ĝardeno. La korpon de Roza la krimuloj forĵetis en la
kanalon Landwehr. La tago estis la 15an de januaro, 1919. La murdintoj neniam
suferis punon.
Pri la malkvietema juda
virino, ŝiaj tumultoj, ideoj, libroj kaj amoj, kelkaj homoj jam skribis. Ni
povas ĉie ĉi citi du verkistinojn, kiuj okupiĝis pri “La Pola Aglo” (kiel
Lenino ŝin kromnomis): Isabel Loureiro, portugala, kaj Hannah Arendt, germana.
Skribita de Celso Fonseca Jr.
Nenhum comentário:
Postar um comentário