sábado, 18 de março de 2017

Rara Baudelaire en San-Paŭlo



Biblioteko

Floroj de la Malbono kun notoj de la juĝisto, kiu kondamnis poemojn

Ekzistas, en la Biblioteko Mário de Andrade, en San-Paŭlo, speciala ekzemplero de Floroj de la Malbono, de Charles Baudelaire (1821 – 1867). “Sur unu el la ekstremaĵoj de ne presita folio kiu antaŭas la frontan paĝon”, skribis la poeto Sérgio Milliet en 1949, “oni legas skribita per violkolora inko: Majstro Nacquart – 6ª ĉambro Puna Polico – 20an de Aŭgusto 1857” (en la franca lingvo - M.e Nacquart – 6.e chambre Police Correctionelle – 20 aôut 1857). Majstro Nacquart estis unu el la juĝistoj, kiuj kondamnis Baudelaire por atenco al la pudoro kaŭze de la publikigo de poemoj konsiderataj malmoralaj. La verko restanta en la san-paŭla bretaro estis praktike kaŝita, forgesita de la tempo – ĝis veni sur la supraĵo en la aktuala eldono de la Revuo de Biblioteko Mário de Andrade, kiu republikigis la originalan tekston de Milliet, unue lanĉita en ĵurnalo de la scienca polico.

Malnovaj verkoj kun la kondamnitaj poemoj de Baudelaire estas raregaj. La ekskluziveco malpermesas la manipuladon de la libro. Pritraktante la malpermeson, Milliet transpasis ĝin al Brazilo de la fino de la jaroj 1940. “Nu, en niaj tagoj oni kondamnas la teatraĵoj de Nelson Rodrigues kaj nenion oni diras kontraŭ la nekredeblaj revuoj de la nacia kaj portugala teatro.” Unu el la prozaĵoj de Baudelaire kondamnitaj, en la traduko de Ivan Junqueira: “La ĉirkaŭ strato estis freneza brukriado / Tuta funebre, alta kaj subtila, majesta doloro / Virino pasis, kun sia luksa mano / Levante kaj agitante la rando de la robo”.

Fonto: Revista da Semana. Edição 36, Ano 2, nº 18 – página 40. Editora Abril – 12/5/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário