domingo, 19 de março de 2017

Radiestezo kaj Tuberkulozo



Ni reproduktas ĉi-lie parton de interesa artikolo de D-ro Alexrandre Valmyre, aperinta en la oktobra numero de «La Côte d'Azur Médicale» (D-ro J. Regnault, direktoro, 14, rue Pereisc, Toulon-Var-Francujo).

Sinjoro G. estas 16-jara. Li estas hereda tuberkulozomalsanulo kun malfruo. Lia patro mortis antaŭ kvar jaroj, por ftizo. Li prezentas sin, en mia oficejo, en la monato junio, kun perdo de seskilograma pezo, ĝenerala laceco, febro kaj signoj de «fermita» tuberkulozo de la tuta dekstra pulmo... Dufoje po ĉiu semajno, li devas veni por ke mi fiksu al li, per la radiestezo, la nombron da necesaj podagroj, la nombron da supkuleroj por lia siropo.

Post ok tagoj, Sinjorino de G., posedantino de la farmodomo kie laboras lia patrino, venas al mi, petanta de mi skriban ateston por ke oni lin akceptu en higienejo.

«Mi bonvolas» — tia estis mia respondo — «sed, en higienejo, via protektato mortos; oni kuracos lin per la kutima procedo de la orsaloj kio estas al li radiesteze kontraŭindikata. Lasu lin al mi 15 tagojn kaj, se, per mia kuracado, mi ne akiros plibonigaĵojn, mi forlasos lin al vi».

Dekkvin tagojn poste, la pli bona farto estis evidenta; en julio la pusigo de la bacilo estis iĝinta nula. Mi veturigas lin en la montaron, al la higienejo de Bounedonne kie la kuracistoj trovas en li nenian vundan difekton, nenian maldiafanaĵon, kaj faras al li neniun kuracadon, nur ripozigas lin. Tri monatojn post la komenco de la kuracado, estigita por li speciale, tiu juna tuberkulozmalsanulo estis akirinta dek kilogramojn kaj sentis sin preta por denove daŭrigi la penan laboron en la farmodomoj.

Ĉu tio estas sufiĉe klara?

Hres, la 8-an de septembro 1937.

Doktoro Alexandre VALMYRE.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário