domingo, 19 de março de 2017

Radiestezo kaj Aviado



I.  Indiko de la alteco.
II.  Kapto de T. S. F. -aj leteroj.

Ni reproduktas ĉi-tie mallongan eltiraĵon de konferenco, kiun donis s-ro Alfred Valette: «La Radiestezo pristudata de inĝeniero», okazinta en Parizo, la 3-an de oktobro 1938.

Dum la daŭro de unu el miaj traveturoj de Méditerranée, en avidilo, en la lasta maja monato, en plena maro, plurfoje, mi indikis la altecon de la akvo-aviadilo. Miaj sciigoj, kontrolitaj iom post iom de s-ro Cariou, direktilisto de Air-France, estis akurataj krom diferenco de 5 metroj malplie po 450 metr. de alteco; de 10 metr. po 900 metr. ; ktp... Tiu progresio mem, en la eraro, ne estas neatentinda de kiu deziras serioze studi la reakciojn de la individuoj.

Ĉiam sur akvo-aviadilo, en plena maro, kun s-ro Pierre Viré, radio en Air France, nevo de klerega Profesoro Armand Viré, mi kaptis la leterojn de la eliĝiloj de T.S.F., en komuniko kun la aviado, kaj mi indikis la daŭron de la letcro, je ebla eraro de 1/4 de sekundo proksimume, precizante la eliĝilon eliĝintan la leteron.

Mi konfesas ke tiuj eksperimentoj ne okazas en la kutima praktiko; sed, mi tion rediras, ili tute ne rilatas kun la vizieco. Temas, efektive, kapti kaj interpreti la fortojn, konatajn, absolute nevideblajn, senodorajn, kaj senkolorajn.

Laŭ mia opinio, tiuj eksperimentoj prefere havas la meriton montri la eblojn de la Radiestezo kaj malfermi vastegajn horizontojn al nia venonta vivo. Ili postulas de ni la studon de la homo, en ĝi mem, kaj en ĝiaj rilatoj kuri la naturo en kiu ĝi devas vivi.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 4a – Januaro 1938.

Nenhum comentário:

Postar um comentário