domingo, 19 de março de 2017

Psikometrio



Ŝi estas ŝtelistino...

Sinjoro Armand Breye, 69, rue Marceau, Sin-le-Noble (Nord) Francujo, skribas la jenan artikolon en la oktobra numero de LA PROSPECTION A DISTANCE.

Iam — antaŭ dekkvino da jaroj - mi malkovris la Psikometrion (1). Aliaj, evidente, estis farintaj tiun eltrovon antaŭ mi, sed mi tion nesciis.

Emile Christophe, en siaj verkoj: Tu seras sourcier! (Estu radieteza serĉisto!) kaj Apologie du sourcier (Apologiado de la radiesteza serĉisto), facile elmontras, klare, nediskuteble, la rolon de la eliĝaĵoj, ondoj kaj radiadoj. Kion li diras pri la foto, kiu konsistigas, konsiderata kiel «atestilo», grandegan dokumentaron, malpardoneblan curriculum vitae (2), estas absolute vera.

lun tagon, ni estis legintaj, plurope: «Sens et sensibilité» (Sento kaj sentemeco'n) de Hellen Keller. Ni estis pro tio kvazaŭ humiligataj. Vidi... kaj nenion scii el tio kion sciis tiu juna blinda virino! Flari florbukedon, kaj povi, same kiel ŝi, nomi ĉiun el ili... Povi, same kiel ŝi rekoni la vizitantojn... per ilia «odoro»; kaj kion plie ?

Mi sciis ke rni estas dotita de speciala sentemeco. Mi parolis pri tio nur timeme al fideblaj amikoj. La homa respekto, la timo de la ridoj, silentigis min plej ofte. Sed, post tiu legado, mi parolis pri tio pli kuraĝe, kaj mi faris konvinkan kaj gravan eksperimenton.

lu donis al mi iun foton por ĝin atente esplori. Mi ne devis rigardi la foton. Tiun kiun mi havis en la manoj, mi ekzakte priskribis, kiel reprezentanta junulinon, 23-jaran, beletan brunan, bonfartantan, rideman, bonvivantan, fizike perfektan. Sed, subite, mi diris: «Ŝi estas ŝtelistino!»...

La junulino estis fianĉinigita, ŝi estis baldaŭ edziniĝonta. Ŝi estis en Parizo, ŝia fianĉo loĝis en norda urbo. Estis grave... La patrino de la junulo, ĉeestanta, estis konsternita, kaj la aliaj ĉeestantoj, tre ĝenataj. Mi estis eliginta vorton, kaj mi faris nenion plu...

Oni faris enketon: mi estis vere parolinta! La malfeliĉulino estis kaptita, ĉe la freŝa faro (3), en granda pariza magazeno. La geedziĝo ne okazis.

Por mi mem, sekrete, mi laboris; poste, mi akiris aplombon, la eksperimentoj reiĝis. Mi nun ne plu kalkulas ilin. Unuafoje, per la voĉo de La Prospection à distance, mi parolas pri tio publike. Tio estu pur konfuzigi la materialistojn, kiuj mokridas, sed nenion klarigas.

***

Tiu okazintaĵo trovas ĝustan lokon en Radiesteza Gazeto; efektive, ĝi pruvas la ekziston de misteraj efluvoj, eliĝantaj ne nur de estuloj, sed ankaŭ de estaĵoj.

Por diversaj celoj, oni provas kapti tiujn ondojn kiuj elmontras la ekziston de la radiestezo.

(1) I.a psikometrio permesas indiki, per nura objekto, la okazaron kiu okazis antaŭ tiu atestilo.

(2) Signifas en latina lingvo: kariero de la vivo.

(3) Francaj legantoj traduku tiun esprimon per: en flagrant délit.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 2a – Novembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário