Laŭ la psika vidpunkto en sia verko «En la Regno de la Viva Naturo»
Ni ricevis de Biblioteko «Nova
Kulturo» (Sevlievo, Bulgarujo) la duan eldonon de la spiritualista verko de
Petro Danov: «En la regno de la viva Naturo». Pri tiu libro ni recenzos en nia februara numero.
El
tiu interesa verko ni tiras la sekvontajn liniojn pritraktantajn
la influon de la koloroj sur la homon.
Malantaŭ
la ordinara lumo staras aliaj energioj, pli altspecaj...
Ĉiu
koloro havas organisman kaj psikan efikon.
La
pure ruĝa koloro kaŭzas vivigon, sed, se oni ĝin akceptas ne puran, ĝi kaŭzas
ekscitemon.
La
pure oranĝa
koloro kaŭzas la noblan individuecon kaj la nepura — la egoismon.
La
pure flava koloro
kaŭzas internan ekvilibron de la sentoj: ekvilibrigon, pacon, silenton,
trankvilon. Kaj se oni ĝin akceptas nepuran, ĝi kauzas diversajn malsanojn.
La
pure verda koloro kaŭzas kreskadon ĉiuflankan: mensan, koran, elmontron de
noblaj sentoj, ktp. Kaj ne pura ĝi kaŭzas sekecon: fizikan kaj psikan.
La
pure blua koloro abunde akceptita kaŭzas stimulon, plivastigon de la sentoj,
elmontron de plej
noblaj sentoj
en la homo.
Kaj en malabunda kvanto kaj nenatura speco, ĝi kaŭzas la malon: dubon, malfidon, senkrediĝon.
La
pure malhelblua koloro kaŭzas firmecon, kuraĝon, fortikecon en la
konvinkoj, en la sentoj. Kaj akceptita ne pura — malpersiston, malkonstantecon.
La
pure viola koloro kaŭzas fortikan karakteron. Kaj akceptita nepura — malkuraĝon.
Oni
povas pristudi la edukan signifon de la koloroj, plantante en la ĝardenoj
diverskolorajn florojn. Oni povas vidi, kian edukan influon kaŭzas la ruĝaj, la
bluaj, la malhelbluaj koloroj, ktp. Se oni scius la efikon de la koloroj, oni ĝis certa
grado povus sin eduki per ili.
Ĉiu penso produktas specifan koloron.
La
forto de la verkisto estas en la koloro, kiun li produktas en la interna mondo de la leganto. Tiujn verkistojn ni nomas bonaj, kiuj
produktas en la homo pli
purajn kolorojn.
Eĉ
tiuj, kiuj komprenas nenion uzas la kolorojn. Tio ne estas arbitra. Tiuj, kiuj
atentigas la kolorojn
de la vestaĵo same obeas la suprajn leĝojn, nur ili agas grandparte
subkonscie. Iuj kuracistoj eĉ kuracas per la koloroj.
Petro DANOV
(En
la regno de la Viva
Naturo, paĝ. 60 k. 61)
Kompreneble,
ni antaŭvidas kiom multe s-ro Petro Danov estas ano de radiestezo. Kaj ĉu ne,
ĉu temas ke ni estu — aŭ ne — ano de radiestezo kaj ĉu ne estas vere ke ni
bezonas nur konstati faktojn kaj dedukti konkludojn?
Mi
profitas tiun okazon
por iomete
skribi pri la influo
de la koloroj sur la homon,
laŭ la
radiesteza vidpunkto. Multaj personoj certe jam kelkafoje rimarkis ke iuj, ege
sentemaj, tute ne povas vidi aŭ surhavi iujn kolorojn, ĉar tiuj lastaj minacas
ilin fariĝi malsanaj pro tio.
Feliĉe, la radiestezo permesas al ni studi la radiadojn de la koloroj
kaj ankaŭ serĉadi ilian efikon. Nenio estas pli simpla: kaptu la radiadojn de
la eksperimentata persono, tiamamere por ke vi akiru rondmovon turnantan en la
direkto de horloĝo-montriloj, t. e., pozitivan rondmovon. Montru poste kelkajn
specimenojn de koloroj etenditajn sur tablo, rektliniigitajn kaj forte deziru
kapti iliajn radiadojn: vi konstatos ke la pendolo moviĝos pozitive super
bonefikaj koloroj, ke ĝi turnos negative super malboninfluaj koloroj kaj, fine,
ke via radiesteza ilo nur balanciĝos super neŭtraj koloroj.
En
sia majstra verko «Estu radiesteza serĉisto!», Emile Christophe raportas tiun
sekvantan fakton: «Franklin, etendanta dum kelka tempo sur la neĝo, unu apud la
alia, dum suna tago de degelado, du egalajn pecojn de sama teksaĵo, sed kies
unu estis blanka kaj la alia nigra, pruvis ke la neĝo forfluidiĝis sub tiu
lasta dum ĝi restis sendifekta sub la blanka teksaĵo. Oni ankaŭ povas rememorigi la elmontron de
Rumford, amerika pzikisto: kiam blanka kaj nigra bolkruĉoj estas lokitaj je la
sama distanco de fajro, la akvo entenita en la nigra uju ekbolas multe pli frue ol la
alia».
Ankaŭ
interese estas noti ke iu klerulo preskaŭ finfabrikis ilon per kiu ni povus
koni la homan atmosferon. Li eĉ konsatis tion kuriozan: la ruĝa koloro estas
signo de ĵaluzo kaj de koleremo ĉe tiu al kiu tiu lasta kolora konvenas, ke la
flava koloro indikas karakteron de konstanteco kaj de trankvileco, ke la verda
koloro montras timemon kaj revemon...
Ha!
Esperantistoj, ĉu vi estas verdaj timemuloj kaj revemuloj? Tiu pikaĵo estas ja
stulta haj nevera (ĉar la verda koloro ne estas la radiesteza koloro de ĉiuj
esperantistoj), sed... montru tion bravante ĉiujn mokridemulojn kaj
kontraŭulojn, helpante kiel eble plej multe la disvastigon de la radiestezo
pere de Esperanto, kaj reciproke...
Ni
revenu al nia temo. Alia
raportinda fakto, pri la influo de la koloroj sur la homon, estas ke oni ne
povas efektivigi iujn
eksperimentojn sub la artefarita
lumo.
Kaj
nun: prenu en viaj manoj la Pendolon Christophe kaj faru la kontrolon! Mi deziras al vi bonan
sukceson kaj petas vin esplori en la plej bonaj kondiĉoj, t. e., uzu la Perpensan Ekesploremon, eksperimentu
laŭgrade, ne estu malkuraĝigataj pro ŝajnaj malsukcesoj kaj fine, persistu.
Bonan laboron!
Pierre
DELATRE.
Fonto:
Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 4a – Januaro 1938
Nenhum comentário:
Postar um comentário