domingo, 19 de março de 2017

Pierre Delir en Delir’...



Por amuzi nian legantaron, ni publikigas ĉi-sube vulgaraĉan insultartikolon pri nia direktoro, eltiritan el la 10-januara numero de Informa Bulteno, organo de Internacia Laborist-Asocio (adreso: Esperanto-Fako, Av. Durruti 30, Barcelono, Hispanujo):

El la artikolo Promenejo (3-a paĝo, dua kolono).

La redaktoro de la ekaperanta gazeto “Radiesteza Gazeto”, s-ro Pierre Delaire (prononcu Delir) delire propagandas la verkon de Emile Christophe “Estu Radiesteza Serĉisto” (eble pli ĝuste ŝercisto) kaj ekkrias:

“Kiu ne aŭdis pri Radiestezo, la arto percepti per la pendolo aŭ la vergeto, la radiadojn eliĝantajn el la estuloj kaj estaĵoj?”

Kiu ne aŭdis pri la Radiesteza ŝercisto Pierre Delir, el kies kappendolo eliĝas klasikaj deliraĵoj?

La ŝercisto demandas:

“Ĉu ni ne povas opinii ke la celoj de Esperanto kaj de Radiestezo estas iomete similaj? Jes, kompreneble”.

Pro kio iomete similaj? La deliraĵoj de Pierre Delir en Esperanto estas eg-ege similaj. – PARIO.

Mi respondas al tiu lasta stultaĵo ke oni ja povas kompari la celojn de Esperanto kaj de Radiestezo. Pri tio mi citas la kelkajn jenajn liniojn kiujn mi jam skribis pri tio en la dua numero de Radiesteza Gazeto, okaze de nekrologa artikolo “Mortinta Abato Mermet”: “En 1917 kaj 1937 (20 jaroj da distanco) foriĝis el la Homaro du famuloj: Zamenhof kaj Abato Mermet. Efektive, la unua plibonigis la Homaron per sia morala lingva senbarigilo, kaj la dua plifortigis ĝin per siaj plej kleraj sciencaj konoj kiujn ni heredas”.

Mi do taŭge respondis la demandon de Insultulo Pario “Pro kio iomete simila”.

Nu, karaj legantoj, prijuĝu mem. La cetere konfuza artikolo de Lia Insulta Moŝto Pario ne estas kritiko, sed nura triviala atako. La spritaĵoj Pierre Delir kaj ŝercisto estas tute banalaj kaj senesprimaj. Ne bezonas do diri ĉu tia sensencaĵo estas sincere eligita...

Ĝentileca Profesoro Pario, ĉu vi iam tenis iun pendolon, aŭ iun vergeton, en viaj manoj? Do, ĉu vi rajtas moki ion kion vi ne konas? Kiam kontraŭulo de Esperanto riproĉas la belsonecon de nia lingvo, ĉu vi same ne respondas al li: “Ĉu vi iam aŭdis ion en Esperanto?” kaj, se li ion neniam aŭdis, ĉu li rajtas opinii, kaj precipe moki?

Malgraŭ ĉio-ĉi mi sincere dankas s-ron Pario’n pro la tre fruktodona senpaga reklamo kiun li bonvolis fari en Informa Bulteno.

Vi certe mokridis, s-ro Pario, sed, kion vi klarigis?

Fonto: Radiesteza Gazeto / Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj / 1a jaro / n-o 5a / Februaro 1938

Nenhum comentário:

Postar um comentário