S-ro Paul CROISET, 7, rue
de la Ravinelle, Nancy, Francujo, skribas jenon en La Prospection à
distance (Aŭgusto 1937):
“Inter la miloj da
spontaneaj radiestezaj okazintaĵoj kiujn mi havis de malpli ol unu jaro, mi nur
citos la kvar sekvantajn, tiritajn el du, kaŭzitaj de la pereigaj eliĝoj:
“I – La 4-an de majo 1936,
mi sidiĝas en kafejo proksima de la stacidomo de Toul. Preskaŭ tuj mi sentas ke
mi troviĝas sub la influo de pereiga radiado kaj mi devas forlasi mian sidlokon
por instali min ĉe la alia flanko de la salono. Unu el miaj amikoj, al kiu mi
estis rakontinta tiun aventuron, esploreme sciiĝis pri tio: la unua loko kie mi
sidis troviĝas supre de la kloaktubo de la domo.”
“II – Iun tagon en la lasta
somero, apenaŭ sidanta en Nancy’a restoracio, mi sentas, per malagrabla
maniero, ke pereiga radiado efikas kontraŭ mi. Mi ŝovas flanken mian seĝon por
meti min ekster ĉia kapto, kaj, ne leviĝanta, nek alloganta rigardon, mi
trovas, pernenio en la mano, la pereigan fluegon en ĝia tuta trafluo de la
salono; mi trovas alian, paralelan, kelkajn metrojn pli malproksime. Mi sciigas
al S-ro L..., la estro, tion kion mi trovis, dirante al li ke tio estas kaŭzita
de subteraj fendoj. Li ne
aspektas tre konvinkita ĉar li neniam aŭdis pri pereigaj ondoj. Sed, du aŭ tri monatojn poste, li diris al mi ke mi pravas: kaviĝo estis
okaziginta la duan pereigan fluegon, kaj sondado farita kun bonŝanco estis
konstatiginta la ekziston de la fendo”.
Fonto: Radiesteza Gazeto /
Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj /
1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
-0-0-0-
En nia oktobra
numero, ni publikigis du okazintaĵojn
de s-ro Paul Croiset,
kiuj elmontras la ekziston kaj la
persiston de la pereigaj ondoj. Ni citas
hodiaŭ la du lastajn kiujn s-ro Croiset publikigis
en «La Prospection à distance»
(aŭgusto 1937).
III. — La 1-an de oktobro 1936,
mi loikiĝas ĉe la tablo de unu
el miaj amikoj de Nancy, Ch. B..., en lia
domo kien mi venis unuafoje. Tuj, forta perciga radiado efikas al mia dekstra brako kaj, samtempe, al la
maldekstra, poste al la maldekstra kruro ankaŭ.
Min ne delokante, nu
indikas, per nenio en la mano, la lokon de la pereiga fluego. Kelkajn tagojn pli malfrue, mia amiko, kiu estis konsultinta la
planojn de sia domo, konstatis ke
la kloakotubo pasas malsupre de la loko kiu estis al mi donita. Mi rapide diras
ke ne en ĉiuj domoj oni sentas
pereigajn eliĝojn super la kloako; tio dependas, mi tion supozas, de la elekto
aŭ de la kvalito de la materialo uzata por la
konsistigo de la tubo, de la zorgo per kiu oni ekzekutis la laboron, aŭ, ankaŭ, de la difektaĵoj okazintaj en la
laborado.
IV.
— Mi iras, ia 20-an de Marto 1937, ĉe s-ron X..., unu el miaj
radiestezistaj amikoj el Nancy, kiun mi trovas
parolanta kun s-ro M..., alia radiestezisto. Mi sidiĝas kaj mi aŭskultas la
konversacion. Apenaŭ instalita, mi sentas fortan
doloron ĉe la dekstra manradiko; tio estas pereiga eligaĵo kiu montras
tiel al mi sian ĉeeston; ĝi estas
tre forta tie kie troviĝas la skribotablo de s-ro X.... Tiu-ĉi, surprizata,
prezentas sian vergeton; li akiras per ĝi tre malkarecajn movojn; li serĉas la
serion kaj trovas tiun de la akvo. «Tio
estas, diras li al mi, akvokuvo kiu troviĝas en la kelo. Tio certe ne estas
trinkebla akvo, mi respondis. - Ne, lavotaj tukoj trempas
en tiu kuvo.» Notinde estas ke, nek s-ro X.... nek s-ro
M... estis malsanetigitaj pro tiuj eliĝaĵoj kiuj, pereigaj sub mi, estis
senfikaj sub ili... Ni ankaŭ rimarku ke la pereigaj
eliĝaĵoj ne ĉiam elvenas de la subgrundo.
La
26-an de aprilo 1937.
Paul
Croiset,
7.
rue de la Ravinelle
Nancy
Francujo
-0-0-0-
S-ro Paul CROISET, 7, rue
de la Ravinelle, Nancy, Francujo, skribas jenon en La Prospection à
distance (Aŭgusto 1937):
“Inter la miloj da
spontaneaj radiestezaj okazintaĵoj kiujn mi havis de malpli ol unu jaro, mi nur
citos la kvar sekvantajn, tiritajn el du, kaŭzitaj de la pereigaj eliĝoj:
“I. – La 4-an de majo 1936,
mi sidiĝas en kafejo proksima de la stacidomo de Toul. Preskaŭ tuj mi sentas ke
mi troviĝas sub la influo de pereiga radiado kaj mi devas forlasi mian sidlokon
por instali min ĉe la alia flanko de la salono. Unu el miaj amikoj, al kiu mi
estis rakontinta tiun aventuron, esploreme sciiĝis pri tio: la unua loko kie mi
sidis troviĝas supre de la kloaktubo de la domo.”
“II. – Iun tagon en la
lasta somero, apenaŭ sidanta en Nancy’a restoracio, mi sentas, per malagrabla
maniero, ke pereiga radiado efikas kontraŭ mi. Mi ŝovas flanken mian seĝon por
meti min ekster ĉia kapto, kaj, ne leviĝanta, nek alloganta rigardon, mi
trovas, pernenio en la mano, la pereigan fluegon en ĝia tuta trafluo de la
salono; mi trovas alian, paralelan, kelkajn metrojn pli malproksime. Mi sciigas
al S-ro L..., la estro, tion kion mi trovis, dirante al li ke tio estas kaŭzita
de subteraj fendoj. Li ne
aspektas tre konvinkita ĉar li neniam aŭdis pri pereigaj ondoj. Sed, du aŭ tri monatojn poste, li diris al mi ke mi pravas: kaviĝo estis
okaziginta la duan pereigan fluegon, kaj sondado farita kun bonŝanco estis
konstatiginta la ekziston de la fendo”.
III. — La 1-an de
oktobro 1936, mi lokiĝas ĉe la tablo de unu el miaj amikoj de Nancy, Ch. B...,
en lia domo kien mi venis unuafoje. Tuj, forta pereiga radiado efikas al mia dekstra
brako kaj, samtempe, al la maldekstra, poste al la maldekstra kruro ankaŭ. Min
ne delokante, nu indikas, per nenio en la mano, la lokon de la pereiga fluego.
Kelkajn tagojn pli malfrue, mia amiko, kiu estis konsultinta la planojn de sia
domo, konstatis ke la kloakotubo pasas malsupre de la loko kiu estis al mi
donita. Mi rapide diras ke ne en ĉiuj domoj oni sentas pereigajn eliĝojn super
la kloako; tio dependas, mi tion supozas, de la elekto aŭ de la kvalito de la
materialo uzata por la konsistigo de la tubo, de la zorgo per kiu oni ekzekutis
la laboron, aŭ, ankaŭ, de la difektaĵoj okazintaj en la laborado.
IV. — Mi iras, la
20-an de Marto 1937, ĉe s-ron X..., unu el miaj radiestezistaj amikoj el Nancy,
kiun mi trovas parolanta kun s-ro M..., alia radiestezisto. Mi sidiĝas kaj mi
aŭskultas la konversacion. Apenaŭ
instalita, mi sentas fortan doloron ĉe la dekstra manradiko; tio estas pereiga
eliĝaĵo kiu montras tiel al mi sian ĉeeston; ĝi estas tre forta tie kie
troviĝas la skribotablo de s-ro X.... Tiu-ĉi, surprizata, prezentas sian vergeton; li akiras per ĝi tre malkarecajn movojn; li serĉas la serion kaj trovas tiun de la akvo. «Tio estas, diras li al mi,
akvokuvo kiu troviĝas en la kelo. Tio certe ne estas trinkebla akvo, mi
respondis. - Ne, lavotaj tukoj
trempas en tiu kuvo». Notinde
estas ke, nek s-ro X.... nek s-ro M... estis malsanetigitaj pro tiuj
eliĝaĵoj kiuj, pereigaj sub mi, estis senefikaj
sub ili... Ni ankaŭ rimarku
ke la pereigaj eliĝaĵoj ne ĉiam elvenas de la subgrundo.
La 26-an de aprilo
1937.
Paul Croiset,
7. rue de la
Ravinelle
Nancy Francujo
Fontoj: Radiesteza Gazeto 1a jaro / n-oj 1a kaj 2a / Oktobro kaj
Novembro 1937.
Paul Croiset
Nenhum comentário:
Postar um comentário