sábado, 18 de março de 2017

Oni trovas pli da petrolo. Ĉu bona sciigo?



La forpasita S-ro Hugo Chávez, kiam prezidento de Venezuelo, iam diris, ke nia eksprezidento Lula baldaŭ estus magnato de petrolo. Fanfaronado aparte, pensante pri la malbona flanko de la petrolo, la mitiloj kaj la polucio, ni demandus, se tiu minerala produktaĵo helpis aŭ malhelpis la vivon en la Planedon.

Oni povus opinii, se la petroleo ne estu malkovrita, sendube homoj serĉesplorus pli purajn energioformojn, nome de la varmon kaj la lumon de la Suno, la venton, la tajdojn. Pli puraj kaj pli malkaraj. Oni ne vidus landojn invadante alies landojn, sendependencojn neitajn, petrolajn ŝipojn terure likante sur la maran flaŭron kaj faŭno.

Bedaŭrinde, kune kun la pligrandiĝo de la petrolproduktado, pligrandiĝas ankaŭ la homa senbremsa ambicio, kiu ignoras la aspirojn de popoloj kaj la danĝeregan kreskadon de la kloŝefiko.

Ĉu ni povas kulpigi Kolonelon Edwin Drake, kiu boris la unuan efikan petrolputon je 1859, en Pensilvanio, por la malbonfaroj el la petroleo? Ĉu vi, hodiaŭ mem, ne iel uzis petrolon?

Malfacila afero montri la verajn kulpajn. Verdire, ni ĉiuj nomataj ‘civilizita’ gento estas kulpa pro la nocaj sekvoj de la ekspluatado de tiu fosilia naturaĵo.

PRI LA ŜTONOLEO: Historio klarigas, ke petroleo en Okcidento estis uneu konata kiel ‘seneka oleo’, rilate al samnomaj ‘ruĝhaŭtuloj’. (*)

La unua petrolentrepreno estis Seneca Oil Company, kies nomo originis du aliajn kompaniojn, Socony kaj S. O. (Standart Oil Co.)

La vorto ‘keroseno’ (nun la ĉefa brulŝtofo por aviado) elvenas de Samuel Kier, kiu en 1860 ekdistilis petrolon por havigi lumoleon.

(*) Ili uzis petrolon eliĝintan for de la grundo, antaŭ la alveno de la koloniistoj.

Skribita de Celso Fonseca Jr.


Nenhum comentário:

Postar um comentário