Mortinta Abato Mermet
En
nia lasta numero,
ni sciigis nian legantaron
pri grava pereo ĉe la radiesteza
movado. Temas pri la morto de la plej eminenta pioniro kaj reprezentanto de Teleradiestezo, Abato AIexis Mermet.
En
tiu okazo, ni opinias utila kaj morale deviga laŭtaŭge funebri la famulon.
Abato
Mermet estis franca, respektinda kapelpastro kaj mortis, post grava operacio, la
7-an de septembro 1937, en Jussy, apud Genevo. Lia patro estis bonega fontoserĉisto
kaj Abato Mermet heredis tiun sciencan kapablon kun plej grandaj merito kaj
indo.
Neeble
estas raporti ĉi-tie ĉiujn servojn faritajn de Li por Radiestezo: multnombrajn eksperimentojn,
perpendolajn aŭ pervergetajn, ĉiam tre bone sukcesantajn kaj ankaŭ ĉiam akompanatajn
de sincerega modesteco, kio pliigas la moralan valoron de liaj senĉesaj
laboroj.
Preskaŭ
samtempe (en 1930 - 1931) kiam Abato Mermet publikigis «Le Pendule Révélateur» (La
Malkovranta Pendolo'n), S-ro Emile Christophe eldonis siajn unuajn radiestezajn
laborojn en Tu seras sourcier! (Estu radiesteza serĉisto) kiun mi esperanten tradukis por
tutmonda konatigo de
la verko. Pri tiu unua verko de Emile Christophe, Abato Mermet skribis en
februaro 1935, laŭdplenan kaj pensigan leteron al la aŭtoro.
Elokventa estas la cifero kiun
atingas la nombro
da venditaj libroj «Comment j’opère...» (Kiamaniere mi eksperimentas...) de Abato Mermet: pli ol 30.000. Tio sufiĉas por montri kiom majstra estas la verko de la bedaŭregata klerulo.
Multon
ni povus aldoni
pri la intelekta kaj
morala kapabloj
de Abato Mermet.
Sed, la
elekto
estas vere tro malfacila kaj mi timas esti en tio ne sufiĉe kompetenta.
Tamen, mi povas aserti ke restos eterne la nomo Abato Mermet en la Teleradiestezo-historio.
Multajn
amikojn kaj kunlaborantojn Li lasis surtere, inter kiuj troviĝas Verkisto Emile Christophe kiu
skribis en La Prospection à distance tiun simplan, sed esprimoplenan
frazeron:
«mi perdas amikon...».
Mi
ne scias
ĉu Abato Mermet estis ano de Esperanto
(tion mi provos scii por Radiesteza Gazeto), sed mi povas diri: en 1917 kaj 1937 (20 jaroj
da distanco) foriĝis
el la Homaro du famuloj, Zamenhof
kaj Abato Mermet.
Efektive,
la unua plibonigis la Homaron per sia morala lingva senbarigilo, kaj la dua
plifortigis ĝin per siaj plej kleraj sciencaj konoj kiujn ni heredas.
Pacon
kaj Lumon al Lia Nobla Animo!
Pierre
DELAIRE,
Direktoro-Fondinto
de Radiesteza Gazeto
de Radiesteza Gazeto
Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 2a – Novembro
1937.
Nenhum comentário:
Postar um comentário