Pri
kanibaloj
Misiisto
DUPEYRAT rakontas jenon: Antaŭ nelonge – de kelkaj semajnoj grava ĉiutaga
gazeto de Parizo publikigis, kun grandaj titoloj, “romanon de dramaj aventuroj,
travivitan de sia ĵurnalisto speciale sendita en Nova-Gineon”. La raporto titoliĝis: “En la neesplorata rifuĝejo de la lastaj
kanibaloj”.
Okazis al mi legi kelkajn
el la aventuroj de la ĵurnalisto. Tio estis por mi tre amuza, tial ke mi vidis
kelkajn en tiu refuĝejo. Iam, eĉ, mi sincere ridis pro tio. Tio estis kiam mi
malfermis la numeron de la 1-a de novembro 1934. Belega nigrulo, sovaĝa,
terura, tie staris, antaŭ niaj okuloj, sur fotografaĵo pli ol 15 centimetrojn
alta. Abomeno! Lia desktra mano tenis per la hararo homan kapon freŝe
tranĉitan. Kaj la raportisto daŭrigas, sub la titolo: “Sensimila kliŝo” kio
sekvas (mi citas laŭvorte). “Post kiam la patrolo estis enirinta vilaĝon, kies
loĝantoj alvenis de malgranda ekskurso, kies celo estis enriĉigi la kolekton de
la kranioj de la tributo, unu el la ĉasantoj, volonte akceptis la postulojn de
la fotografaĵo. Li eĉ pozis kun la kripligita kaj sanga trofeo kiun li tenis en
la sia dekstra mano kaj tia kia ĝi estas ĉi tie represita”.
Kompreneble, tio sufiĉas
por iomete tremi.
Sed, ni estos rekompencitaj
por la penoj. Ni prefere demandu al la fama radiesteza serĉisto, Abato MERMET,
kion li opinias pri tio. Tamen, ĉar li probable ne respondos niajn leteron, mi
preferas ĉion tuj malkaŝi. Antaŭ jam longa tempo, tiu fotografaĵo de la kanibalo estis prezentata
al Abato MERMET (ĉar, senutile estas kaŝi pli longatempe ke tiu fotografaĵo
estas almenaŭ dekjara...).
La fama
radiestezisto ĝin konsideris kaj li ankaŭ estis tuj tremonta, kiam oni diris al
li, inside, kaŝmalice: “Diru, kara amiko, kiu povas, per la pendolo, malkaŝi eĉ
la seksojn, ĉu vi bonvolus trovi ĉu tiu kapo kiun tenas la kanibalo en sia mano
estas tiu de viro aŭ de virino... Oni tion ne tre facile
diferencigas”.
La serĉisto promenigis sian
pendolon super la funebra kapo.
“Ĝi estas el ligno”, diris
li, kaj li pravis. Aŭ preskaŭ. Tiu “kripligita kaj sanga trofeo” ne estas alia
aĵo ol simpla. – klere skulpita kokosopiglando kaj la terura kanibalo esta nur
brava indiĝena ĝendarmo.
Oficulo de la registaro,
por amuziĝi iomete, aŭ por miregi siajn amikojn, estis imaginta tiun scenigon
kaj li ĝin estis fotografinta...”
Missions
Catholiques (nº 3217, 1-2-35)
Fonto: Radiesteza Gazeto /
Internacia Esperantlingva, Organo de la Radiestezitoj kaj Radiestezito-amikoj /
1a jaro / n-o 1a / Oktobro 1937
Nenhum comentário:
Postar um comentário