sábado, 18 de março de 2017

Ni mortigis la homoj de Neandertalo



Evoluo

Ne estis pariĝo kun la moderna homo

Evolua teorio ĵus estis kontestita per genetika studo. Oni diris, ke la homo de Neandertalo, la grandegulo de la kavernoj, kaj la homo sapiens, la moderna homo, pariĝis, kreinte ununuran specion. Esploristoj de la Instituto Max Planck por la Evoluada Antropologio, en Germanio, analizis serion da 16.565 literoj de 13 genoj, eltiritaj de femurosto trovita en kavernoj de Kroatio. Ĝi estis la plej granda serio de DNA de unu homo de Neandertalo jam studita. La genetikaj diferencoj formetas pariĝon inter la du homedoj. La studo estis publikigita en la scienca revuo Cell.

La du homedoj originis el komuna prapatro, inter 800 mil kaj 520 mil jaroj malantaŭe. La homo de Neandertalo – tiel nomata ĉar la malkovro de la fosilioj okazis ĉe la bordo de la rivero Neander, en Germanio, en 1856 – aperis ĉirkaŭ 300 mil jarojn malantaŭe kaj malaperis mistere malantaŭe 35 miliajarojn, kiam aperis la moderna homo. Kiel ili estis samtempuloj oni pensis, ke ili estus pariĝinta.

Alia konkludo de la studado estas, ke la homo de Neandertalo havis malpli evoluajn ŝanĝojn ol ke la moderna homo. “Kiel la loĝantaro de la homoj de Neandertalo estis tre malgranda, kia ajn ŝanĝo en la medio povis esti decida por lia ekstermado”, diris Richard Green, estro de la esploro, al la revuo National Geographic. “Kaj evidenta ŝanĝo eble estis la origino de alia homedo, en ĉi ĉiu hipotezo la moderna homo”.

Fonto: Revista da Semana. Edição 50, Ano 2, nº 32 – página 28. Editora Abril – 21/8/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário