sábado, 18 de março de 2017

Neprirespondeco



Ĉiujare, en januaro kaj junio, intermetita kun mondpokaloj kaj ĉampionecoj, la malĝoja rakonto ripetiĝas: homoj bruligitaj, mutilitaj kaj motigitaj pro artfajraĵoj.

Dum la lastan Novjaron forpaso, la samaj neprirespondeculoj eksplodigis artefaritajn bombegojn, ne pensante pri beboj, maljunuloj kaj malsanuloj, najbaroj bezonataj de minimuno da kvieteco.

Mi admiras piroteknikan spektaklon, nur kiam planita kaj efektivigita de kompetentaj profesiuloj, donante prioritaton al la sekureco kaj rajtoj de homoj.

La sendistinga vendo al fiĵetuloj de artfajraĵoj, bezonas esti rigore kaj urĝe reguligita, kvankam niaj bonaj leĝdonantoj perdu kelkajn voĉojn.

Ekzemplo de frenezeta neprirespondeco: ĉe la angulo de mia strato, knabo pli malpli dek jaroj ĵetis artfaritajn bombetojn sub parkitan aŭton, dume plenkreskuloj salutis la novan jaron per neolitikaj krioj.

Noto: Originala artikolo sendita al la ĵurnalo ‘A Cidade’ (La Urbo) de Ribeirão Preto – SP, 5 januaro, de 2012.

Skribita de Celso Fonseca Jr.

Nenhum comentário:

Postar um comentário