domingo, 19 de março de 2017

Necesa Agado



Ni laboru por Radiestezo per Esperanto kaj reciproke

En la unua (oktobra) numero de Radiesteza Gazeto, en la artikojo «PER ESPERANTO», mi insistis pri la grava fakto por la Esperanto-movado, kiun konsistigas la lutmonda disvastigo de Radiestezo pere de nia internacia helplingvo Zamenhofa.

Mi ne bezonas diri kiom multaj gesamideanoj el ĉiuj landoj plene aprobas la ideon de internacia ĵurnalo, verkita tute en Esperanto, celanta la interkonatigon kaj la interkomunikon de la ĉiulandaj radiestezistoj, same kiel la propagandon de la mirinda scienco de la ondoj per NIA LINGVO.

Nur tre malmultaj esperantistaj gazetoj estas ĝis nun povintaj recenzi pri nia gazeto. Tial ni povis kolekti opiniojn (cetere tre variajn, eĉ kelkafoje kuriozajn) nur de privataj samideanoj. Sed, ĉu ne, sinjoro Tempo ne senkulpigas la trorapidemulojn... kaj baldaŭ venos la... tempo kiam gazetistoj, per la voĉo de sia organo, informos sian legantaron pri tiu nova okazaĵo en Esperantujo.

Tamen, ni povas resume deklari ke la afero estas kontentiga, kvankam ni devas certigi al niaj legantoj ke la rezultatoj devus esti multe pli gravaj. Indiferenteco ne havas sian lokon en esperantistaj rondoj kaj ni estas devigataj diri ke tiuj pri kiuj ni atendis plej multe montris ke ni komplete eraris, kaj reciproke.

Aliparte, ni konfesu ke estas, inter kelkaj esperantistoj, tro da hezitemo aŭ tro da malfido. Tio rapide foriĝu... venu tuj anstataŭntaj decidemo kaj Fido.

Esperantistoj, plene kontentigu vian konsciencon, ne forgesante ke vi estas Zamenhof-idoj, ke vi estas progresemuloj kaj ke vi reprezentas moralan distingularon... NI LARORU modeste kaj efike por reciproka disvastigo de Radiestezo kaj Esperanto.

Karaj legantoj, helpu nin! Abonu nian gazeteton (se tion vi ne nun estas farintaj) kaj varbu novajn adeptojn. Forte, kuraĝe kaj...

Pierre DELAIRE,
Direktoro-Fondinto
de «Radiesteza Gazeto».

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário