sábado, 18 de março de 2017

Muzikoterapio



En ĉiuj antikvaj kulturoj estas referencoj pri la rilato inter muziko kaj la transformo de la stato de spirito.

Bazita en studoj de klasika muzikoterapio, la angla psikiatro Robert Schauffer observis la jenajn efikojn de la instrumentoj en la korpo:

Piano: kontraŭbatalas depresion kaj melankolion;
Violono: kontraŭbatalas la senton de malsekureco;
Fluto: kontraŭbatalas nervozecon kaj anksiecon;
Violonĉelo: instigas introspekton kaj sobrecon;
Blov-instrumentoj: inspiras kuraĝon kaj impulson.

Laŭ ĝia kvalito, la sonorostimuloj produktas pozitivajn aŭ negativajn efikojn en homo.

Muzikoterapio as ĉiufoje pli necesa, ĉar ĝi estas unu el la teknikoj por restarigi pacon kaj internan harmonion de la homo, nuntempe tiel nocita de la bruo, pro la agresaj sonoj, pro la disonanca muziko aŭdita en troe alta sono.

Je pruvitaj rezultoj, muzikoterapio uzas verkojn de klasikaj komponistoj. Oni mencias jene, kiel fari kunsidojn de muzikoterapio:

Elektu kvietan lokon, kie vi povas garantii, ke neniu ĝenos nek interrompos vin, kaj lasu ĝin en la mallumo. Kuŝiĝu komforte, kaj faru iujn malstreĉiĝajn ekzercojn: rektigu kaj streĉigu ĉiujn muskolojn; tiam liberigu ilin dum spirante malrapide kaj profunde. Ludu la muzikon elektitan, kaj liberigu vian menson de pensoj, fermu viajn okulojn, kaj lasu la muzikon envolvi vin, imagante, ke la muziko plenigu vian tutan korpon, plenigante en ĝi, produktante harmonion kaj ekvilibron. Fiksu minimuman tempon de 20 minutoj por ĉiutagaj kunsidoj de muzikoterapio.

Por trakti anksiecon

Barcarolle (Muzikaj Rakontoj), de Offenbach; Polovetsiana Danco, de Borodin. La 4 Improvizaĵoj, de Chopin; Kanto sen Vortoj, Andante Cantabile, Unua Kvarteto por Kordoj je D (re), de Tchaikovsky.

Sonĝo de Somernokto, de Mendelssohn; Ario por la Kvara Kordo, de Bach.

Unue aŭskultu la muzikaĵojn -  po unu ĉiutage - kaj identigu tiun, kiu produktas la plej grandan efikon sur la nivelo de sentoj. Aŭskultu ĝin ĉiutage, dum duonhoro en trankvila medio. Oni rekomendas uzi aŭskultilon.

Por stimuli esencan energion

Slava Marŝo, de Tchaikovsky; Festa Marŝo de Tannhäuser, de Wagner; Funebra Marŝo por Marioneto, de Gounod; Rakruzky Marŝo, de Berlioz; Triumfa Marŝo de Aida Opero, de Verdi.

La supraj muzikaĵoj estas aparte rekomenditaj por la kuracado de kronikaj malsanoj, malfortigantaj, en kiuj okazas profundan malprigrandigon de vivpovo. En kazoj de profunda malforto, anemioj kaj deprimoj kun fizika difekto, kaj en ekstremaj kazoj de kancero, tiuj muzikoj devas esti senĉese ludataj ene de la paciento-ĉambro, ĉiam en milda volumeno.

Por produkti harmonian, emocian kaj mensan ekvilibron

Konsolo Nº 3, de Liszt; Nokturno, de Rimsky-Korsakov, Lunluma Sonato, de Beethoven; Nokturna Kanto, de Schumann; Terceto (Trio) en C minora, la dua movado, de Chopin.

Rekomenditaj por tiuj, kiuj perdis karulojn, kaj en situacioj de ne rezignacioj, la muzikaĵoj supre estis aplikitaj kun bonaj rezultoj en iuj tipoj de skizofrenio kaj malrapida mensa evoluado.

Ili devu ofte esti aŭdataj, almenaŭ dum horo ĉiutage, en trankvila medio, aŭ senĉese hejme, laborloke, aŭte.

Por kontraŭbatali sendormecon, streĉadon kaj nervozecon

Printempa Kanto, de Mendelssohn; Lunluma Sonato, de Beethoven (unuaj movadoj); Valso N-ro 15 en A bemolo, de Brahms; Sonĝo de Amo, de Liszt; Muzikaj Movadoj N-ro 3, de Schubert.

Post aŭskultado ĉiujn listigitaj muzikaĵoj, elekti tiun, kiu donis la plej bonajn rezultojn kaj aŭskulti ĝin ĉiutage, antaŭ ol enlitiĝi. Unue, la efikoj estas mildaj: necesas ion da pacienco kaj persisto por percepti progreson. En pli severaj kazoj, la terapia efiko povas malpliigi kun la tempo. Se tio okazos, elektu alian muzikon de la grupo.

Por kontraŭbatali streson kaj rilatajn malsanojn

Traumergi, de Schumann; Clair de Lune, de Debussy; Matena Melankolio de Suite Peer Gynt, de Grieg; Kanto de la Vespera Stelo, de Tannhäuser, de Wagner; Etudo Opus 10, n-ro 3, de Chopin.

Ĉiumatene, antaŭ ol komenci laboron, fari duonhoran kunsidon; aŭskultu ĉiun muzikaĵon dum unu semajno. Ili estas tre efikaj kontraŭ streso, laceco pro troa laboro aŭ maltrankvilo, nervoza streĉiĝo al impeteco, troa maltrankvilo pro malgrandaj aferoj, la koleremaj eksplodoj de ribelemaj kaj dorlotaj infanoj. Ili ankaŭ produktas kontentigajn rezultojn en kazoj de psikosomataj organikaj malsanoj rezultantaj de streso, kiam kunigitaj kun kuracaj flegadoj, kiel en kazoj de gastraj kaj duodenaj ulceroj, kojlitoj kaj aliaj malordoj de nerva origino. Efikaj ankaŭ en histeriaj krizoj, en la foresto de seksa deziro kun senpoveco aŭ malvarmeco kaj infana enurezo.

Por trankviligi tumultajn mediojn

Sonĝo, de Debussy; Temo de Amo, la Malfermo de Romeo kaj Julieta, de Tchaikovsky; Pavana por kadrava Infanterianino, de Ravel; Morto de Amo; Tristano kaj Isolda, de Wagner; Tago de Gefianĉiĝo en Trolhausen (Notumo), de Grieg; Nokturno por Kordoj, de Borodin; Variacio N-ro 18 sur temo de Paganini, de Rachmaninov.

Kiel media muziko, tiuj muzikaĵoj povas senĉesa esti ludataj en oficejoj, tumultaj hejmoj, hospitaloj, fabrikoj, antaŭĉambroj, bankoj, ktp. La rezultoj estas rimarkindaj. Oni ankaŭ pruvis, ke en grandaj komercaj domoj krom krei harmonian etoson inter dungitoj, igas la klientojn aĉeti pli trankvile.

Por kontraŭbatali depresion kaj troan timon

Sonĝo de Amo, de Liszt; Serenado, de Schubert; Vilhelmo Tell (Malfermo), de Rossini; Nokturno, Opus 98, de Chopin, Chacona, de Bach.

Pli bone estas ĉiutaga kunsido de duonhoro matene, dum ellitiĝo, se necesa, ripeti dum la tago.

Por faciligi introspekton kaj meditadon

Koncerto N-ro 2 por piano, de Rachmaninov (lasta movado); Koncerto en A minora por Piano, de Grieg (unua movado); Koncerto n-ro 1 por piano, de Grieg (unua movado).

Preparu vin por la praktiko de meditado aŭskultante iun ajn muzikaĵon el tiuj ĉi supre menciitajn dum proksimume 10 minutoj.

Fonto: Unua Publikigo de Memhelpanta Aro de Hospitala Institucio Grupo Valerium
Sugesti
ta
legado: Natura Medicino – D-ro Márcio Bontempo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário