sábado, 18 de março de 2017

Molusko de 405 jaroj



Scienco

La plej malnova

Kion ĝi povas signifi por la grandaĝo de la homo

Ĝia nomo estas Ming. Tio estas omaĝo al la ĉina dinastio, kiu ekzistis kiam la molusko naskiĝis. Tio estis ĉirkaŭ 405 jaroj. Trovita en la Nord-Atlantiko, la molusko quahog, de preskaŭ 10 centimetroj, estas la plej malnova viva besto en la mondo. Aŭ ĝi estis, ĝis ĝi esti retirita el la oceana profundo per esploristoj de Universitato de Bangor, en Kimrio, raportas Sunday Times. Kaj tiel estas ĉar quahog ne faradis kuracadon kontraŭ liberaj radikaloj kaj eĉ ne sin ekzercadis tri fojojn semajne.

La scientistoj kalkulas la konkan aĝon per la ringoj. Ili kredas, ke la sekreto de la grandaĝo de Ming, povas esti en iu mekanismo de renovigo de la ĉeloj - la supozo estas, ke tio povos esti aplikota al la homoj iu tago.

Fonto: Revista da Semana. Edição 10, Ano 1, nº 10 – página 25. Editora Abril – 5/11/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário