domingo, 19 de março de 2017

Medicina Telediagnozo



Kiel postmorta respektesprimo al la bedaŭrata kreinto de la perpendola diagnozo: Abato Mermet.

La 21-an de oktobro 1937.

Kara Sinjoro Christophe,

Mi komunikas al vi priteleradiestezan fakton, elektitan inter multaj aliaj, tial ke ĝi estas, laŭ mia opinio, karakteriza por la precizeco de la perpendola diagnozo farita per foto.

Miaj metodoj estas tiuj kiujn vi rekomendegas en viaj du fundamentaj verkoj: «Estu Radiesteza Serĉisto» kaj «Apologiado de la radiesieza serĉisto».

ĉi-kune troviĝas la skriba atesto kiun S-ro Barrat, 53, rue de Poitiers, en Montmorillon (Vienne), Francujo, bonvolis sendi al mi.

Michel MOINE,
Place des Promenades,
Airvault (Deux-Sèvres)
Francujo

Skriba Atesto

Mi ja estis aŭdinta pri la radiestezaj serĉistoj, sed mi tute nenion sciis pri iliaj eksperimentaj procedoj kaj, tion mi sincere diras, mi eĉ estis tre skeptika koncerne la radiestezon.

La 29-an de Marto 1936,
mi trovis ĉe s-ro Michel Moine, en Airvault dum la daŭro de la interparolado kiam li sciigis al mi ke li estas praktikanto la radiestezon kaj la teleradiestezon kaj, je mia granda miro, li petis al mi foton de persono bone konata de mi, por ke li faru, el malproksime kaj kiel elmontro, diagnozon de la reprezentata persono.

Pro nura scivolemo, mi donis al s-ro Moine foton de mia filo Andreo, 8-jara.

Post kiam s-ro Michel Moine estis montrinta al mi kelkajn malfortajn korpo-organojn, li sciigis al mi ke li trovas signojn de puso, lokalizitaj en la apendicito, kio surprizigis mim multe, ĉar ĉe mia forveturo el Montmorillon, la infano ne estis malsaneta. Mi konsideris nenion grava en tiu diagnozo, kiun mi opiniis pliĝuste fantazia, kaj mi revenis hejmen, trovanta la infanon en perfekta sano.

Sed, kvar tagojn poste, li estis malsana; la kuracisto diagnozis apendicitan atakon, sed ne opiniis necesa ĥiruĥian peradon. Tiam mi memoris pri la diagnozo estigita de s-ro M. Moine kaj mi insistis por ke la infanon oni operaciu. Post la operacio, la kuracisto deklaris al mi ke la radiestezisto estis ĝuste «vidinta», kaj ke ni plene pravis, ne atendantaj pli longatempe; la apendicito portanta tre netajn postsignojn de puso.

De la tempo de tiu eksperinento inter la plej pruvantaj, mi estas serioza ano kaj defendanto de la teleradiestezo. Kaj ja volonte mi liveras, laŭ la taŭgantaj formalaĵoj, al s-ro Michel Moine, la ĉi-supran ateston de mia dankemo kaj de lia lerteco de teleradiesiezisto.

En Montmorillon, la 25-an de septemhro 1937.

E. BARRAT,
53, rue de Poitiers,
Montmorillon (Vienne).
Francuju.

Vidita de mi. Urbestro de Montmorillon, por la leĝigo de la subskribo de s-ro Barrat.

Montmorillon, la 29-an de septembro 1937.

La Vic-urbestro:
GOUJEUIL,
anstataŭanta la urbestron aliloke okupatan.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário