sexta-feira, 10 de março de 2017

Lingvaj Respondoj Plena Kolekto



L. L. ZAMENHOF

ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ APERINTAJ EN “LA REVUO” (1910)

Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian “oficialan decidon” pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro...

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua “decido” katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; “decidojn” oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!

L. L. Zamenhof

Noto:
Aperintaj en: “La Esperantisto” (1889–1893) / “La Revuo” (1906–1908) / “La Oficiala Gazeto” (1911–1912) kaj aliaj Gazetoj, laŭ la eldono Paris: Esperantista centra librejo, 1927.


Nenhum comentário:

Postar um comentário