sábado, 18 de março de 2017

La viruso kiu infektas viruson



Mikroorganismoj

Ekzistas ŝanĝo de genoj dum la kontakto

Oni sciis, ke virusoj povis infekti bakteriojn. Nun scientistoj de la Universitato de Marsejlo, en Francio, malkovris, ke viruso ankaŭ povas infekti viruson. En la studita afero de la francaj esploristoj la gastiganto estis la Acanthamoeba polyphaga, “giganto” kun 900 genoj. La invadanto, kun apenaŭ 21 genoj, estis alnomigita Sputiniko. La studo estis publikigita de la scienca revuo Nature.

Tiu nova klaso de viruso nun malkovrita malfortigas la gastigantan viruson kaj mallongigas lian vivan ciklon – tio estas, la viruso, kiu estas infektata de viruso malsaniĝas, klarigas, per simpla maniero, la revuo Popular Science. Dun la kontakto ekzistas ŝanĝo de gena materialo inter la du virusoj, kiel ankaŭ okazas en la bakterioj. En la okazo de la bakterioj estas tiu transloko, kiu kaŭzas mutaciojn, fortiganta la mikroorganismojn antaŭ al antibiotikoj disvolvitaj de laboratorioj.

La malkovro estas grava ĉefe pro du motivoj. Unue, por studi la ciklojn de la viruso kaj disvolvi manierojn kontraŭbatali ilin. Due, subtenas la tezon, ke virusoj estas ekzistaĵoj, malgraŭ la simpleco de ĝia strukturo. La dubo, ĝis nun, estis pro la fakto, ke la virusoj nur reproduktiĝis en gastigantoj. Se tiaj mikroorganismoj malfartas, argumentas Jean-Michel Claverie, unu el la esploristoj de la franca skipo, estas ĉar ili estas vivaj.

Fonto: Revista da Semana. Edição 50, Ano 2, nº 32 – página 29. Editora Abril – 21/8/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário