sábado, 18 de março de 2017

La vinberoj migras norden



Gusto

Enologio

La globa varmigo ekŝanĝas la vinberĝardenajn mapojn

La globa varmigo ekredesegnas la vojon de la vinberĝardenoj. La scientistoj kredas, ke la produktantaj regionoj de Francio, en 50 jaroj, estos tro varmaj por la kultivado de la vinberoj. Oni antaŭvidas la migradon de la plantadoj, pli norden. En ĉiu jardeko, la eŭropa mapo de vino translokiĝas de 30 ĝis 40 kilometroj. Ĝi estas neevitebla movo.

En Hispanio, la vinberistoj jam ektranslokis la plantadojn de la centro de la lando al la regiono de Pireneoj, de milda klimato, adekvata, raportas Independent. Tiel, baldaŭ ni trinkos vinojn el Skandinavio, resumas la revuo National Geographic.

Fonto: Revista da Semana. Edição 6, Ano 1, nº 6 – página 27. Editora Abril – 8/10/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado


Nenhum comentário:

Postar um comentário