sábado, 18 de março de 2017

La temperaturo estas la sama



Scienco

Spaco – Ĉu la unua planedo kun vivo kia la nia?

Astro havas kondiĉojn similajn al tiuj de Tero

Tio ŝajnis malproksima sonĝo. Esploristoj serĉadis dum jardekojn la spacon serĉante planedon, en kiu la vivo, kia ni ĝin scias, havus kondiĉojn disvolviĝi. La serĉado finiĝis en la 24-a de aprilo. Scientistoj de Observatorio de Ĝenevo lokalizis Gliese 581 C, unu el la tri planedoj, kiu orbitas ĉirkaŭ la stelo Gliese. Ĝi estas 50% pli granda ol Tero, povas enhavi akvon en likva stato kaj ĝi estas nek tre varma nek tre malvarma, kun temperaturoj inter 0°C kaj 40°C.

Tio ne estas pli sonĝo – sed malgraŭ tio estas malproksima. Gliese staras ekstere de la suna sistemo. Ĝi staras pli ol 20 lumjaro (distanco trakurita de la lumo en vakuo dum unu jaro) de Tero. Tio ekvivalentas pli ol 190 miliardojn da kilometroj. Ne estus eble, do, por la homo alveni tien en unu vivo – almenaŭ nun.

Fonto: Revista da Semana. Edição 17, Ano 1, nº 17 – página 23. Editora Abril – 24/12/2007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário