Mi memoras pri la poeziaĵo
kies enhavo asertis, ke esti patrino signifas ŝiri fibron post fibro el la
koro, kaj kiel forta aspektis tiu enhavo! Ĝi lokis la ino-patrinon en pozicio
supera al kio ajn, kapablan suferi la plej terurajn aferojn por siaj filoj,
kapablan nuligi sin. Ŝajnis ke tiuj povraj inoj kies emo ne sindirektis al
sankta patriniĝo ne indis esti benataj de la naturo!
Kiom da ili tiam, nur
celante ne esti signitaj de tiu malbeno, fariĝis tre malbonkvalitaj
patrinoj pro malemo al tiu vivorolo. Kiom da inoj, estante ne kapablaj koncipi, frustre
vivis dum sia tuta vivotempo kvazaŭ al tiuj mankis io nemalhavebla! Se oni
havas kompaton al si mem kaj kapablas akcepti la filojn de sia animo – oni
kapablas akuŝi per kuirarto, per beletra agado, per aranĝado de plantoj –
ĉu tio ne estas ja inda maniero patriniĝi? Ĉu batale
zorgi por la sopiroj de la animo ne estas patrineca maniero zorgi sin? Kaj ĉu
al viroj ne indas fariĝi patrinecaj, sindonemaj, kapablaj diri la plej dolĉajn
vortojn, tiajn kiuj superas la korpajn sensojn? Ha, viroj kapablaj ardigi la
haŭton kaj pligrandigi la spiriton! Ha, viroj ne timantaj la inecon troveblan
ene de si mem! Ha, ineco kun sia grandiozeco, kun sia kapablo sindoni kaj
kuraci, trovebla kaj en viroj kaj en virinoj! Ha, ineco sen vundigaj
ungoj, sen regcela disputo, sen timo ĝisfunde sindoni!
En majo, monato de
fianĉinoj, monato de patrinoj (*), estas ineca odoro en la aero. Nu, kantu ni
ne nur patrinojn kaj fianĉinojn. Kantu ni ĉiun homan estaĵon kun ties zorgoj al
la vegetaĵoj, al la floroj, al la naturo. Kantu ni virojn kaj virinojn
strebantajn al sana ineco. Kantu ni patrinecon kun ties kapablo sindoni.
Kantu ni la Grandajn Diinojn, gardantoj de la profundaj akvoj. Kantu ni
geedzecon, tiun neceson de viroj kaj virinoj partneriĝi, eĉ se en tiuj
nuntempoj alivizaĝaj. Viroj kaj virinoj strebantaj unuecon, eblecon de plibona
mondo.
Kie ni ĉiuj povu esti
patrinoj de ni mem kaj de niaj similuloj.
Mesaĝo de Mariza Helena el
la sekcio “De la Eldonantoj” de gazeto “Peregrino” (Pilgrimanto) por la maja
numero estas laŭtakse de APERP ege diskoninda, ege leginda. APERP decidis
traduki ĝin Esperanten por ĝia meritita disvastiĝo en Esperantion. Mima pretigis la tradukon nome de
APERP (Asocio Por Esperanto de Ribeirão Preto). Reviziis ĝin James Rezende
Píton. (Majo 2004)
(*) En
Brazilo maje duadimanĉe oni festas la tagon de la patrinoj; ĉimonate ankaŭ more
en Brazilo oni plej planas geedziĝajn festojn.
Skribita de Mariza Helena
Ribeiro Facci Ruiz
Nenhum comentário:
Postar um comentário