sábado, 18 de março de 2017

La sekreto de Robert Capa



Bonaj historioj

Negativoj povas riveli enigmon de fama milita foto

Laŭ la malgranda aro da fakuloj, kiu sciis pri ĝia ekzistado, la objekto estis konita kiel “la meksikia kofro”, raportas New York Times. En la panteono de la perditaj trezoroj de la 20-a jarcento, ĝi havas similan miton kun la perditaj manuskriptoj de Hemingway en trajna stacidomo en 1922. La facilrompebla valizo, kies malkovro estis anoncita en la pasinta semajno, havas milionojn da negativoj de fotoj de Roberto Capa (1913-1954) – unu el la pioniroj de la moderna foto – fotitaj dum la Hispana Civila Milito kaj supoze forlasitaj en sia pariza apartamento, antaŭ ol enŝipiĝi al Usono, en 1939.

La negativoj de fotoj sekvis vojon indan je la libroj pri spionado de John Le Carré, ĝis falado en la manoj de meksikia generalo, kiu laboris kun Pancho Vila. Post longaj traktadoj, ili estis liveritaj al la muzeo dediĉita al la verkaro de Capa, en Nov-Yorko, “Ĝi estas la Sankta Gralo de fotografio”, diras Brian Wallis, ĉefkuratoro de la institucio. La negativoj povas helpi deĉifri unu el la grandaj enigmoj de Capa: lian plej famitan foton, “Morto de miliciano”, de 1936, imago de hispana respublikano trafita de kugloj, ĉu ĝi estus muntita? Biografoj diras ke ne. Unua analizo de la valizo difektita de la tempo montras neekziston de aliaj registroj de la vundita milicano, raportas la ĵurnalo La Periódico, de Barcelono. Sed eĉ dekono de la materialo ne estis ekzamenita.

Fonto: Revista da Semana. Edição 22, Ano 2, nº 4 – página 40. Editora Abril – 4/2/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário