sábado, 18 de março de 2017

La sekreto de la reĝino de Ŝebao



Etiopio

Arkeologoj trovis palacon de Kesto de Atesto

Skipo de arkeologoj de Universitato de Hamburgo, en Germanio, diras ke ĝi estis trovita la palaco de la reĝino de Ŝebao en Axum, sankta urbo de la nordo de Etiopio. La ruinoj havas pli ol 3 mil jarojn kaj estis enterigitaj en la dezerton. Kristana templo estis starigita sur la konstruaĵo.

Helmut Ziegert, estro de la fosadoj, asertas ke la palaco de Ŝebao gardis Keston de Atesto. Diras la Biblio, ke la Kesto estis ligna kesto, kiu entenis la tabelojn de la Dek Ordonoj, objektoj kiuj reprezentas la interkonsenton inter Dio kaj la homoj. Ĉirkaŭ 585 a.K. ĝi malaperis. Laŭ profesoro Ziegert, ĝi estus alportita el Jerusalemo de reĝino de Ŝebao kaj surmetita sur la altaron de la palaco. Oferaĵoj kaj surskriboj ĉirkaŭ la altaro estus pruvo pri tio. “Laŭ la aĝo de la ruinoj kaj laŭ la pozicio de la oferaĵoj, mi estas certe, ke ĉi tiu estas la loko, kiun ni serĉadis ekde 1999”, diris Ziegert al la germana ĵurnalo Die Welt.

La malkovro estas diskutebla. Laŭ la germana arkeologo Ricardo Eichmann, “la reĝino de Ŝebao estas tiel reala kiel reĝo Arturo”. Lia kolegino Iris Gerlach dubas pri la pozicio de la palaco de la monarkino. Laŭ ŝi la ruinoj estus en Sirwah, nuntempa Jemeno, kaj ne en Etiopio.

Fonto: Revista da Semana. Edição 37, Ano 2, nº 19 – página 15. Editora Abril – 19/5/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário