sexta-feira, 10 de março de 2017

La sekreta ilo por parkerigi novan vortprovizon



Ĉu vi iam lernis novan Esperantan vorton kaj post kvin minutoj vi rimarkis, ke vi ĝin forgesis? Ne lasu, ke ĉi tio desapontas vin; ĉiuj spertas la saman, kiam lernas lingvon. Tio ne bezonas esti tiel.

Ekzistas granda rimedo nomita Anki, kiu estas disponebla por plejmultoj da sistemoj de komputiloj kaj inteligentaj poŝtelefonoj. Anki estas interaga programo de kartoj. Oni ofte faras kartojn kun malgrandaj pecoj de papero kiel studilo. Vi skribas ion sur unu flanko kaj la difino sur la alia flanko.

Kartoj povas esti tre utilaj por lerni Esperanton; vi skribas Esperanten antaŭe kaj malantaŭ la difinon, aŭ tradukon al via denaska lingvo.

Kio estas Anki?

Anki (bazita sur japana vorto, kiu signifas enmemorigon) estas programo por studi, kio faras la enmemorigon pli facila. Estas pli efika ol aliaj rimedoj por studo, per ĝi vi povas malpliigi la kvanton da tempo, ke vi elspezas studanta kaj pliigi la kvanton de kio vi lernas. Anki faras la vortprovizon lernadon pli facila, pli amuza kaj pli intuicia.

Anki permesas fari revizion ie. Ĝi estas disponebla por la plej komputilaj sistemoj, direkte konektita, kaj por inteligentaj poŝtelefonoj (ekz. android-telefono). Elŝutu la programon en via komputilo, do vi povas uzi ĝin eĉ se ĝi ne estas konektita. Vi povas sinkronigi, kaj tiam vi havos la saman ludkartaron en via komputilo kaj poŝtelefono.

Vi povas partopreni la ludkartarojn de studo, kiujn vi kreas per Anki inter viaj kolegoj de Esperanto. Vi povas elŝuti ludkartarojn faritajn de aliaj en Ankiweb.

Kiam vi uzas Anki, vi diras al ĝi, kiom via scias de ĉiu karto. Se vorto aŭ frazo estas facila, vi ne estos provata pri ĝi dum kelkaj tagoj. Sed se vi ankoraŭ trovas malfacila, Anki demandos vin denove post kelkaj minutoj. Tiel, vi estas trudita ripeti vorton aŭ frazon ĝis, ke vi lernas ĝin bone.

Konkludo

Anki estas neimagebla ilo por lingva lernado. Ĝi estas rapida, facila kaj efika. Vi estas truditaj enmemorigi novan vortoprovizon ĉiutage kaj vi devas revizii duoblon da fojoj ĉiu semajno. Vi certe lernos kaj enmemorigos vortprovizon uzante Anki.

Elŝutu ĝin nun - http://ankisrs.net. Vi nur devas pasigi kelkajn minutojn de via tempo (kaj mi scias, ke vi estos en via komputilo ĉiuokaze, tiel bone ĝui vian tempon). Studu en la buso, en vico ĉe la banko aŭ en via intertempo ĉe laboro - iu libera momento estas ŝanco plibonigi sian Esperanton per Anki.


Nenhum comentário:

Postar um comentário