sábado, 18 de março de 2017

La salmo en danĝero



Fiŝo

La sovaĝa fiŝo malaperas en la maroj

La salmo atingis la tablon de la brazilanoj, ĉu en la formo de suŝio kaj saŝimo, ĉu kradrostaĵo. Ĝi estas riĉa en omega-3, havas malgrandajn kaloriojn. Ĝi estas bona por la sano. Sed la salmo kiun oni manĝas en Brazilo estas de malsama tipo, kreita en maraj bienoj, la plimulto en Ĉilio. En la komenco de la jaro superloĝantaro en tiuj bienoj alportis epidemion, kiu mortigis milionojn da fiŝoj kaj lasis la postvivantojn kun vundoj. Taras Grescoe, verkisto kiu defendas la etikan manĝaĵon, plendprotestis kontraŭ la malapero de la sovaĝaj salmoj laŭtekste en New York Times. “La sovaĝa salmo de Atlantiko estas komerce mortinta, kaj tiuj de la Pacifiko, sude de Alasko, tute proksime de katastrofa kolapso”, skribis Grescoe. “Sovaĝa aŭ el bieno, mi deprenis la salmon de la manĝokarto”.

Variaj kaŭzoj estas montrataj por la malgranda savaĝa populacio. Dekadenco de la planktono kaj malgrandaj fiŝoj, la nutra bazo de la salmo, kaŭze de la kondiĉoj de la maro, detrua fiŝkapto; konstruaĵoj kiuj sendirekitigas la fiŝojn en la frajo kaj, kompreneble, la globa varmiĝo. “Mi esperas ke la fiŝkaptejoj sin revigligos en la proksima jaro”, sin bedaŭras Grescoe. “Ĝis tiam mi iros al la fino de la vico de la nutra serio. Pilĉardoj estas bongustaj sur la braĝo.

Fonto: Revista da Semana. Edição 41, Ano 2, nº 23 – página 24. Editora Abril – 19/6/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário