sábado, 18 de março de 2017

La risko de la Ludoj sen vizaĝo



Poluo

Atletoj kun masko minacas makuli imago pri Ĉinio

La Komitato de Olimpiaj Ludoj de Usono distribuos al la pli da 600 anoj de sia delegacio antipoluajn maskojn speciale disvolvitajn por la Olimpiaj Ludoj de Pekino. La aera kvalito en la ĉina ĉefurbo kaj la konsekvencoj, ke ĝi povas alporti al konkurantoj maltrankviligas teamojn de la mondo. Se la malpura aero certe faras malbonan al atletoj, kiel malprofita estos por la imago pri Ĉinio la defilado de atletoj – eĉ en la malferma ceremonio – kun liaj vizaĝoj kaŝitaj malantaŭ masko? Demandas Wall Street Journal.

Antaŭnelonge estis komune vidi ĉinojn kun maskoj en urbaj centroj. La problemo estas ke la gefremduloj uzas tiun rimedon. “Vi baze estus diranta ‘la ĉinoj malbonodoras!’”, diras Scott Schnitzpahan, direktoro de elfarado de la usona teamo de triatlono al WSJ. La politika malfacila situacio ne malpermesas manifestaciojn de tiu, kiu ŝvitos en Pekino. La greka atletino Athanasia Tsoumeleka, oro en Ateno en marŝo de 20 kilometroj, iras rekte al la punkto. “Mi preferus, ke la Olimpiaj Ludoj estus en alia loko”, diris al la informagentejo Reuters.

Fonto: Revista da Semana. Edição 47, Ano 2, nº 29 – página 32. Editora Abril – 31/7/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário