sábado, 18 de março de 2017

La rasismo de la patro de DNA



Afriko

Sensencaĵo

James Watson atribuis malriĉeco de Afriko al la genoj.

Povas unu el la scientistoj plej respektata el la mondo diri azenaĵojn kiuj sonis ridindajn eĉ en Mezepoko? Jes. La genisto James Watson, de 79 jaroj, premio Nobelo de Medicino en 1962 pro esti malkovrita la molekulon de DNA, volas pravigi la afrikan subkreskadon komence de la premiso de ke la negroj estas “malpli inteligentaj ol la blankoj”. En lia opinio, la okcidentaj politikaj en Afriko estas trompataj ĉar ili bazas sin en la fakto de ke negroj estas tiel inteligentaj kiel la blankoj. “Ekzistas natura deziro de ke tuta homaro devus esti sama, sed kiu jam klopodis kun nigraj servistoj scias ke ĉi tio ne estas vero”, diris Watson al la angla ĵurnalo The Sunday Times, certiganta ke lia teorio estos pruvota en dek jaroj, kiam la genoj responsaj per la inteligento estos malkovrotaj.

Ekzistas du klarigoj por la stulteco de Watson: rasismo aŭ stulta propagando por la disvastigo de lia plej nova libro, Avoid Boring People: Lessons from a Life in Science, kiu estos lanĉota en la proksima semajno en Usono kaj en Britio.

Fonto: Revista da Semana. Edição 8, Ano 1, nº 8 – página 15. Editora Abril – 22/10/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário