domingo, 19 de março de 2017

La radiestezo kaj la infanoj



Kun granda intereso, mi legis vian libron: Estu radiesteza serĉisto, kaj mi konatigas al vi tri eksperimentojn de Perpensa Ekesploremo, perfekte sukcesintajn de 10-jara infano (mia nevo) en la jenaj kondiĉoj:

Rimarkinte ke mia nevo estas tre sentema, je la radiesteza vidpunkto, kaj ke la pendolo tre bone funkcias en liaj manoj, mi vidigis al li arĝentan moneron de dek fr fr.; poste mi ĝin kaŝis en la ĉambro kie ni estis, kaj mi petis de li ke li serĉu ĝin per la pendolo, dezirante ke la direkto de la monero estu indikata per la pendolo. Li tiaprocede akiris unuan direkton, kaj mi petis ke li tranĉu ĝin de alia loko, klarigante al li ke, ĉe la renkontopunkto de la du linioj, li trovos la moneron, kaj li tion tuj sukcesis. Daŭro de la eksperimento: 3 minutojn ĉirkaŭe.

Por kontroli tiun rezultaton, mi montris al li flavan lenson de fotografilo kaj reigis mian eksperimenton. La sama rezultato estis akirata kaj mi lasis lin sole eksperimentanta.

Tria eksperimento: mi montris al li krajonon kun verda papero, mi kaŝis gin sur mia brusto, sub mia ĉemizo. Sama pruvrezultato.

Ch. PASTEUR,
3, rue Klein,
Besançon (Doubs)
Francujo

(El letero sendita al s-ro E. Christophe, publikigita en la oktobra nurnero de «La Prospection à distamce»).

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário