sábado, 18 de março de 2017

La planedo malvarmiĝos



Medio – Klimataj ŝanĝoj

Estas tio, kion diras la skeptikuloj, aro pli kaj pli aganta

Neĝis en Irako kaj ŝtormoj paralizis Ĉinion. Estas la dua pli severa vintro en la lastaj 15 jarojn en norda hemisfero. Bildoj faritaj de Nasa per arta satelito montris, ke la glacian tavolon en Artiko estas returnanta al la normalaj dikecoj. Laŭ iu aro de esploristoj, tiaj faktoj de la lastaj semanoj kondukas al konkludo – Tero estas malvarmiĝanta.

Tio estas informo, kiu nutras aron de skeptikaj sciencistoj. La plimulto agnoskas la efikojn de la varmigo de terglobo sed diras, ke tio ne devas esti sole pro la homo agado. Por la grupo de suspektantoj, la pligrandigo de la elĵetoj de gazoj estas nur unu faktoro, kiu devas esti konsiderata. La plej grava kaŭzo de la varioj de la temperaturo estas alia: la natura ciklo de varmigo kaj malvarmigo de la planedo.

La skeptikuloj estis kunigitaj en ĉi tiu semajno en Novjorko. La ĉefa temo estis “Varmigo de la Terglobo: Krizo aŭ Fraŭdo”. Dekoj da studoj estis diskutitaj. Unu el  la skeptikuloj, de Universitato de Western Washington, montris ke okazis dek periodoj de varmigoj pli intensaj ol la nuna en la lastaj 15 mil jarojn.

Brazilo ankaŭ havas siajn “opoziciulojn”. En lasta monato aro da esploristoj liveris al ministro Sérgio Rezende, de Scienco kaj Teknologio, studon montrantan la malvarmigon de Tero. Tiuj esploristoj apartenas al internacia projekto “Cosmics Leaving Outdoor Droplets” (ia kia Kosmaj Partikloj en Spaco). La teorio: kosmaj partikloj induktas la kondensadon de nuboj kiam ĉi tiuj eniras en la plej proksima atmosfera tavolo de la tersurfaco, la troposfero – kaj tio estas malvarmiganta la planedon.

Fonto: Revista da Semana. Edição 27, Ano 2, nº 9 – página 20. Editora Abril – 10/3/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário