domingo, 19 de março de 2017

La perpensa ekesploremo



La legintoj de «Estu radiesteza serĉisto!» bone scias ke la fundamento de la verko de Emile Christophe konsistas el la procedo de perpensa ekesploremo, tio estas: s-ro Christophe laŭtege deklaras, tute penso kaj la deziro de la eksperimentanto estas la nepra elirpunkto de ĉia serĉado kaj, fine, ke la pendolo kaj la vergeto estas nur iloj de registro.

Mi publikigas ĉi-sube leteron kiu pruvas la efikecon de tiu procedo kaj klarigas la ondosamcentrigon, per pensa deziro, de la nunaj ondoj, sur malnova atestilo.

Poisy, la 5-an de aŭgusto 1937.

Kara Sinjoro Christophe,

Jen eksperimenteto kiu pruvas la plenan taŭgecon de via procedo de Perpensa Ekesploremo.

lu amiko alvenigas min, iun tagon, pro malsana bovino, por ke mi trovu kreskaĵon ŝin resanigontan. Mi prenas, kiel dokumenton, la harojn de la besto, mi konvencie nombras la gravecon de ŝia malsano kaj mi glutigas al ŝi kelkajn infuzaĵojn.

La morgaŭan tagon, mi iras revidi ŝin, por konstati ŝian sanostaton. Mi havigas al mi denove kelkajn el ŝiaj haroj kaj konstatas ĝeneralan plibonigon de 20 %.

Poste, prenanta la dokumenton de la hieraŭa tago, mi uzas ĝin por serĉi ĉu oni povas, per ĝi, konstati la favoran evolucion de la malsano: mi trovas ke ĝi konservis la karakterizojn de la antaŭa tago.

Mi tiam provas samcentrigi la nunajn ondojn sur tiu malnova dokumento. Mi tuj vidas mian pendolon donantan al mi indikojn identajn je tiuj akiritaj per la tute freŝe altiritaj haroj.

Tio pruvas ke oni perfekte povas eksperimenti per malnova atestilo, sed kondiĉe ke oni samcentrigu sur ĝi, ĉiufoje, la nunajn ondojn.

Mi petas vin, ktp...

Henri PETELAT,
Poisy (Haute-Savoie),
Francujo.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 3a – Decembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário