Sano
Novaj malkovroj de la scienco konfirmas
popolan saĝecon
“Manĝi pli fruktojn kaj verdaĵojn sonas
kiel la komuna senso, la konsilo de patrinoj tra generadoj de filoj”, skribas
Sally Squires en sia kolumno en Washington
Post. “Nun la scientistoj de la 21-a jarcento komencas kompreni ke tiuj
manĝajoj ofertas plimulte bonojn ol la konataj mineralaj saloj, fibroj kaj
vitaminoj.” La bona novo, laŭ la kolumnistino, estas ke fruktoj kaj verdaĵoj kontrolataj
perdas malplimulte iliajn kvalitojn. Skandinava serĉado provis ke fumantoj, kiuj
ingestas betakarotenon havas malpli ŝancojn kontrahi pulman kanceron ol tiuj,
kiuj ne konsumas tian substancon.
“Multnombraj studoj montras, ke
personoj, kiuj manĝas multajn vegetaĵojn havas malgrandajn indicojn de
kormalsanaj atakoj, hipertensio, diabeto, okulaj malsanoj kaj eĉ kancero”,
akordo kun la raporto de New York Times.
Se la scion de la patrinoj
trapasas generadojn, la dilemo de filoj trairas la saman vojon. Serĉado de American Journal of Preventive Medicine
kun 1,5 miloj da usonaj geadoleskantoj
montris ke la elekto de fruktoj, legomoj kaj vegetaĵoj en manĝokarto
konsideras, unuege, la gusto de la manĝaĵo. Kreskuloj ne manĝas vegetaĵojn nur
ĉar la plej parto el ili ne plaĉas al la gusto. Kiel la nutra enhavo kaj la
gusto varias multe de manĝaĵo al manĝaĵo kaj maniero kiuj estas preparadoj en
kuirejo, la rekomendo de kuracistoj estas nur unu: manĝu la plej diversecon kiun
vi povos, preparitaj per la pli diversaj manieroj.
La forto de la vegetaĵoj
Kion
la medicino jam scias pri fruktoj kaj vegetaĵaj
MANĜAĴOJ - Ruĝaj fruktoj kaj vegetaĵoj (akvomelono,
vinbero, pimento, kukurbo, tomato).
EFIKOJ - Antioksidantoj reduktas la riskon de
tumoroj, inkluzive la kanceron de la prostato.
MANĜAĴOJ - Kruciferaj vegetaĵoj (brokolo,
bruselbrasiko, florbrasiko).
EFIKOJ - Ili protektas kontraŭ kancero kaj havas
fortan antimikroban efikon, krom eviti fungojn. En laboratorio substancoj de la
brokolo atakas la bakterion, kiu kaŭzas ĥoleron.
MANĜAĴOJ - Blankaj fruktoj kaj vegetaĵoj (liĉio).
EFIKOJ - Kontrolas arterian tension kaj la
kolesterolon.
MANĜAĴOJ - Flavaj kaj oranĝkoloraj fruktoj (ananaso,
persiko, banano, papajfrukto).
EFIKOJ - Riĉaj je betakaroteno, ili pligrandigas la
imunecon kontraŭ malsanoj, protektas la vidon kaj helpas la digestan.
MANĜAĴOJ - Verdaj fruktoj kaj vegetaĵoj (kukurbeto,
avokado, citrono, piro, verdaj grajnoj).
EFIKOJ - Karotenoj protektas la vidon, antaŭgardante la
retinon kaj la okulglobon de liberaj radikoj. Ili helpas eviti kanceron kaj
maljuniĝon.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 43, Ano 2, nº 25 – página 24. Editora Abril – 3/7/2008 – el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues
Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário