Novelo
De tiam pasis
multaj jaroj, sed mi ankoraŭ sentas konsciencriproĉon, kiam mi rememoras tiun
ĉi virinon. Tiam mi estis juna kuracisto en urbo Zlatobrjag. Foje en la urban
hospitalon oni alportis junan virinon en sinkopo. Dum ŝi ekskursis en montaro
kelkaj ŝafpaŝtistaj hundoj atakis ŝin kaj grave vundis ŝin. El ŝia vizaĝo fluis
sango. Mi devis tuj agi. Mi operaciis ŝin kaj mi ne estis certa ĉu ŝi vivos.
Feliĉe ŝi travivis la operacion. La plej terura okazis post la operacio, kiam
la virino vidis sin en la spegulo kaj ne povis rekoni sin. Ŝi rigardis sin kaj
ne sciis kiu ŝi estas. Vane ni demandis ŝin kiu ŝi estas, kie ŝi loĝas, sed ŝi
silentis. Mi vokis la
ŝafpaŝtiston, kiu trovis ŝin en la montaro kaj savis ŝin, sed li nur diris:
- Kiam mi trovis ŝin, ŝi kuŝis sur
la tero kaj la hundoj ronĝis ŝin.
- Ĉu ŝi havis iujn personajn
dokumentojn, legitimilon, pasporton aŭ ion similan? – demandis ni.
- Ne. Ŝi havis neniajn dokumentojn.
- Kio okazis?
Eble la virino perdiĝis en la monto
kaj subite ŝin atakis la hundoj. Ni vidis, ke ŝi ne estas de nia montara
regiono. La polico komencis esplori por konstati kiu estas la nekonata virino.
Ili provis ekscii ĉu tiam en la proksimeco estis turista grupo. De la najbaraj
urboj kaj vilaĝoj ne estis informo pri malaperinta virino. La mistero iĝis pli
granda kaj pli granda. Mi ne povis klarigi al mi mem kio ĝuste okazis. Mi
demandis min kial la virino estis sola en la montaro, kial en ŝi ne estas
legitimilo. Ni ne povis disvastigi ŝian foton pere de la ĵurnaloj kaj
televizio, ĉar post la operacio ŝi jam havis tute alian vizaĝon.
Du semajnon ŝi
restis en la hospitalo. Ĉiun posttagmezon ŝi promenis en la parko de la
hospitalo. Ŝi rigardis la
ĉielon, kiu en majo estis hele blua. La printempa vento pelis la nubojn
kaj la firmamento similis al grandega silka tolo. La virino sidis sola sur
benko. Mi demandis min ĉu vere ŝi ne memoras kiu ŝi estas, kio okazis aŭ ŝi
konscie deziras rememori nenion.
Mi nomis ŝin
Neda. Tiu ĉi nomo plaĉis al mi. Foje mi proksimiĝis kaj diris al ŝi:
- Saluton, Neda.
Ŝi alrigardis
min.
- Kial vi nomas
min Neda – demandis ŝi.
- Mi ne scias
vian nomon kaj mi decidis nomi vin Neda – respondis mi.
- La nomo Neda
plaĉas al mi – diris ŝi.
- Bone, de nun
vi estos Neda.
- Sinjoro
doktoro, - daŭrigis ŝi – ĝis nun mi ne havis imagon pri la eblecoj de la
medicino. Vi faris al mi novan vizaĝon kaj nun vi donis al mi novan nomon. Tio
estas stranga, ĉu ne?
Mi enpensiĝis.
- Neniam mi
supozis, ke mi faros al vi novan vizaĝon kaj mi donos al vi novan nomon. Nun mi
ne scias ĉu mi bone faris, ĉar post la operacio vi estas homo sen memoro kaj
sen pasinteco.
Ŝi aŭskultis
min, rigardanta la ĉielon.
- Ĉu vi vere
memoras nenion? – demandis mi. – Laŭ mi vi devas memori ion etan, kie vi loĝis,
ekzemple, en kiu urbo, ĉu ĝi estis en la monto aŭ ĉe rivero aŭ sur la mara
bordo?
- Mi memoras
nenion – respondis ŝi indiferente kaj per tiuj ĉi vortoj ŝi deziris diri, ke
nia konversacio finiĝis.
Sed mi insistis:
- Provu rememori
ion. Tio estas ege grava.
- Mi memoras
nenion! – ripetis ŝi iom kolere.
Mi alrigardis
ŝin. Post la operacio ŝia vizaĝo estis tute deformita. Ĝi ne estis harmonia
kiel ĉiuj homaj vizagoj. Ankoraŭ videblis la cikatroj kaj en la unua momento
ŝia vizaĝo povis veki ridon en la homoj, kiuj rigardas ŝin. Nun ĝi similis al
malbela masko. Ŝi neniam povis alkutimiĝi al tiu ĉi nova vizaĝo, sed kiam mi
operaciis ĝin, mi ne povis fari ion pli bonan. Mi devis savi ŝian vivon kaj
tiam mi ne pensis pri ŝia beleco. Eble nun ĉiam, kiam ŝi alrigardis sin en la
spegulo, ŝi malbenis min. Eble nun ŝi opiniis, ke estus pli bone se ŝi mortus
ol vivi kun tiu ĉi terura vizaĝo. Ŝi estis dudek tri aŭ dudek kvin jara. Bone,
ke ŝiaj okuloj ne estis vunditaj. Ŝi havis verdbluajn okulojn kun mola rigardo.
Mi provis rigardi nur ŝiajn okulojn kaj kiam mi rigardis ilin mi kvazaŭ eniris
pli profunden en ŝiajn pensojn. Io igis min dubi ĉu vere si nenion memoras.
Eble ŝi memoris ĉion, sed pro ia kialo ŝi obstine diris, ke nenion memoras.
- Doktoro, -
demandis ŝi – kio okazos al mi?
Ŝi parolis
serioze, tamen sur ŝia nova vizaĝo estis eta rideto.
- Iom post iom
vi rememoros ĉion – diris mi. – Via memoro restariĝos, sed tio ne okazos
rapide. Pasos longa tempo.
- Kial mi perdis
mian memoron?
- Vi travivis
teruraĵon kaj via konscio estingiĝis. Tio estas normala fiziolgia reago. Neniu
scias kiom longe daŭros tio.
- Ĉu povas
okazi, ke mia memoro neniam restariĝos? – demandis maltrankvile ŝi.
- Se okazos tio,
vi ricevos novan nomon, novan legitimilon kaj via vivo komenciĝos denove. Ĉio
estas nova. Vi havos novan loĝadreson, novajn amikojn. Viaj malnovaj amikoj kaj
konatoj neniam plu rekonos vin, ĉar via vizaĝo jam estas tute alia. Iu tamen
povus rekoni vin laŭ la voĉo. Nur la voĉo ne ŝanĝiĝas.
Mi rigardis
ŝiajn okulojn. Eble antaŭ la akcedento ŝi estis bela kaj alloga. Mi bedaŭris,
ke mi devis operacii ŝin, ke mi devis ŝanĝi ŝian vizaĝon, ŝanĝi ŝian tutan
vivon, tamen mi savis ŝin. Gravas, ke ŝi vivas.
Ni sidis unu ĉe
alia sur la benko. Ŝi turnis sin al mi kaj diris, kvazaŭ ŝi senerare tralegis
miajn pensojn.
- Sinjoro
doktoro, vi donis al mi novan ŝancon. Dankon.
Mi embarasiĝis.
Per tiuj ĉi vortoj ŝi aludis, ke memoras sian pasintecon, sed pro io kialo ŝi
ne deziras rememori ĝin.
Post kelkaj tagoj ŝi forlasis la
hospitalon. Nun, post tiom da jaroj, mi demandas min kio okazis al ŝi,
kie ŝi loĝas kaj kia estas ŝia nova vivo?
Skribita
de Julian Modest
Nenhum comentário:
Postar um comentário