sábado, 18 de março de 2017

La monda rondiro de la gripo



Viruso

Novaj familioj naskiĝas kaj mortas en Azio kaj Sud-Ameriko

Post 60 jaroj da esplorado, estis fine malkovrita la normo de migrado de la viruso de la gripo tra la mondo. Ĉiujare nova subtipo de la viruso influenco naskiĝas en Azio, tiam ĝi foriras al Eŭropo kaj Nord-Ameriko kaj mortas en Sud-Ameriko posta naŭ monatoj (akompanu la mapon). La vojo sekvas la itineron de la homaj: ekzistas multe pli da aerlinioj kunligantaj Azio al la du norda kontinentoj ol la Sud-Ameriko – jen la motivo por la lasta periodo esti ĉi tie. Eĉ se ĝi povus returni al sia origina loko, la viruso trovus personojn jam imunigitaj, pere de medikamentoj aŭ sindefendoj de la propra organismo.

Analizinte 13 mil specimenojn de la subtipo H3N2, la plej ordinara, kolektitaj ekde 2002, skipo de esploristoj de la Universitato de Kembriĝo, de la Unuiĝinta Regno, malkovris ke la fonto de novaj familioj estas en la oriento kaj sudoriento de Azio, eble en malsama loko ĉiujare. “Ne ekzistas aparta lando kiu estas konstanta fonto de la gripa viruso”, diris unu el la esploristoj, Colin Russel, al informagentejo Reuters.

La malkovro estas fundamenta por la formulado de vakcinoj kontraŭ la gripo, disvolvitaj ĉiujare, dependanta de la tipo de la viruso kiu komencas cirkuli. Normale la vakcino enhavas koktelon de tri familioj de la viruso. Por la infektologo Ricardo Pio Marins, ĝenerala kunordigisto de transigeblaj malsanoj de Sana Ministerio de Brazilo, aŭdite de Folha de S. Paulo, la malkovro povas helpi la landon sin prepari. Sed li konsilas: en tempoj de globrilato kaj pligrandigo de la komerco kun Azio, estas necese daŭrigi atente.

Fonto: Revista da Semana. Edição 34, Ano 2, nº 16 – página 22. Editora Abril – 28/4/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário