sábado, 18 de março de 2017

La mito mortis de maljuneco



Memoro

Marulanda estis la plej maljuna gerilano en la mondo

Pedro Antonio Marín estis nedubebla ĉefo dum ĉiuj la 44 jarojn da ekzistado de la Revoluciaj Armeoj de Kolombio, Farc, sed agis en neleĝaj armitaj grupoj ekde la periodo de politika tumulto konata kiel Bogotazo, en 1948, kiu apartigis per kugloj liberaluloj kaj konservativuloj en la lando. Li ŝanĝis la nomon por Manuel Marulanda kaj ricevis, ankoraŭ juna, la alnomon Tirofijo (aŭ trafa pafo) pro lia lerteco kun armiloj. “Marulanda ne foriris de la sceno lasante ribeleman armitan movon kontraŭ malamata tirano, sed aro da kampanaroj profunde narkotata kaj krima”, registris la ĵurnalo El Tiempo. “Post 60 jarojn forkurante de la morto, eskapante de kugloj kaj bomboj, enterigita kaj revivigita iafoje, Marulanda iĝis la plej maljuna gerilano en la mondo”, asertis la kolombia revuo Semana. Marín mortis kun 76 (aŭ 78) jarojn, supoze de kormalsana atako, en la 26-a de marto.

Fonto: Revista da Semana. Edição 39, Ano 2, nº 21 – página 14. Editora Abril – 2/6/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário