sábado, 18 de março de 2017

La manĝaĵo de niaj gepraavoj



Nutraĵo

La simpleco ĉe tablo estas gravega, diras guruo Michael Pollan

La usonano Michael Pollan, verkisto de La Dilemo de la Ĉiomanĝa Homo kaj de En Defendo de la Manĝaĵo, ankoraŭ ne lanĉita en Brazilo, estas unu el la plej zorgaj kritikistoj de la industriigita manĝaĵo. Sufiĉe ke li malfermas la buŝon, publikigu raportojn en New York Times aŭ lanĉu librojn por ke la muelanta maŝino de ideoj komencu turniĝi. Lia defendo: freŝaj manĝaĵoj kaj ne artefarite procedigitaj, resumas la revuo Gourmet. Dieto, laŭ li, ne estas simpla kombinado de manĝaĵoj – estas kolekto de nutroj, vitaminoj, mineraloj kaj proteinoj. La tezoj de Pollan estas preskaŭ gvidilo de nutra konduto en tempoj de tergloba varmigo. Ili ŝajnas simplaj. Kaj ili estas.

 “Manĝu kion via praavino rekonus kiel manĝaĵon.” La disputo de Pollan estas kun la manĝaĵa industrio kaj la artefarite procedigitajn manĝaĵojn. Li havas la opinion ke ni devas revizii niajn antaŭecojn kaj uzi tempon por la preparo kaj purigo de la veraj manĝaĵoj.

 “Ne manĝu multe. Donu preferon al vegetaĵoj.” Li defendas la adopton de freŝaj manĝajoj kaj konsideras ke ekzistas revolucio frapanta al la pordo kun tendenco de la personoj planti legomĝardenon en ilia kordo.

 “Manĝaĵo estas plezuro.” Pollan observas ke la nuntempa kulturo enhavas malprofitajn nutrajn kutimojn. Ekzemple, sin nutri en la aŭto. Laŭ li, oni bezonas reakiri la plezuron manĝi ĉe tablo, kun la familio, trankvile.

Fonto: Revista da Semana. Edição 32, Ano 2, nº 14 – página 27. Editora Abril – 14/4/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário