sábado, 18 de março de 2017

La malapero de la pilgrima gastronomo



Mistero

Pantagruela rondvojaĝo de sviso finiĝis en El Bulli, de Adrià

La ingrediencoj estas de polica filmo. Aŭ de suspensa libro. Estas eble, ke ĉio estas nur fikcio, sed la afero estas en la manoj de la polico de du eŭropaj landoj. La thriller (*) havas komencon kaj mezon, sed ne havas ankoraŭ finon. La sviso Pascal Henry perlaboradis siajn vivrimedojn liverante horloĝojn per sia motorciklo kaj enkapigis, ke li vespermanĝos en la 68 restoracioj donacitaj kun la tri rigoraj steloj de distingindeco de la Gvidlibro Michelin. Lia gastronomia rondvojaĝo estis pagita de mistera mecenato, kiu estus response pri la duono de elspezoj de Henry. La baptopatro de la aventuro estis neniu krom Paul Bocuse (en kies restoracio Henry faris la unuan manĝaĵon de la serio), kiu sendis fakson kaj telefonis al diversaj ĉefkuiristoj, inklinanta helpi la svison.

La fina projekto estis libro, kiu jam havis eĉ nomon, Irvojo 68. Sed io okazis en la nokto de 12 de Junio en Girona, Hispanujo. La vespermanĝo simple estis en El Bulli, de la ĉefkuiristo Ferran Adrià, la plej bona restoracio kaj la plej bona kuiristo en la mondo, la numero 40 de la listo de vizitoj de la sviso. Henry eliris el la ejo por alporti vizitkartojn – kaj de tiam li neniam estis vidata, nek pagis la konton. Oni scias, ke li ne aperis en la restoracioj en kiuj li havis rezervon. La numero 41 de la listo estis Arzak, en Vasklando, norde de  Hispanujo, laŭ la ĵurnalo El País. La hispana polico ne havas spurojn de lia troveblejo. La afero nun estas en la manoj de Interpol (Internacia Polico), sed ekzistas iuj homoj, kiuj asertas, ke tio estas nur grandega propagando de la liverulo.

(*) Thriller = Rakonto, teatraĵo aŭ entuziasmiga filmo, kiu inspiras hororon

Fonto: Revista da Semana. Edição 49, Ano 2, nº 31 – página 25. Editora Abril – 14/8/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário